Johano Filoteo Akilino (1466-1538) (naskiĝis en Bolonjo, 1466 - mortis en Bolonjo, en la 13-a de aŭgusto 1538) estis itala humanisto, filozofo, muzikisto[1], beletristo, teologo kaj poeto.
Li estis frato de la kuracisto Alessandro Achillini kaj praavo de la poeto Klaŭdo Akilino. Li scipovis la grekan, la latinan, teologion, filozofion, muzikon, antikvaĵojn, juro kaj poezio, tamen li ne distingiĝis en ajna specifa fako. En 1504, li publikigis la Kolekton da Grekaj kaj Latinaj Poezioj per diversaj Modernaj Aŭtoroj okaze de la morto de la arda Seraphino Aquilano, kie li inkludis naŭ sonetojn. En tiu sama jaro li elfinis la poemon Viridario, kiu estis publikigita en 1513, miksaĵo da originalaj tekstoj kun aliaj prenitaj el la klasika tradicio. Oftas la polemikoj kaj Filoteo montras sian klerecon, krom mencii altstarajn figurojn de sia epoko.
En 1511, li fondis, en Bolonjo, la "Akademion de la Viridario", kies devizo estis "E spe in spem"[2]. Multfoje li vojaĝis al Milano, Urbino kaj Romo, por konatiĝi kun la tiamaj beletristoj, tamen, la centro de la aktiveco mem estis en Bolonjo, kie li ankaŭ plenumis kelkajn publikajn oficojn kaj, foje en 1527, li estis gonfaloniere[3].
Same bona pro ties poetaj valoroj estas lia verko Il Fidele, publikigita en 1523, kaj komponita de pli malpli cent kantoj kie la poeto, imite de Dante, imagas sin ĉe la kompanio de la personigeco de la fido, sendita de Dio, por instrui al li la teologion kaj ĉiujn tipojn da doktrinoj. Lia imitado de la Komedio ne malpermesas al li pri akuzado al Dante ke ĉi tiu plagiatis, per sia laboro La Kunvivado, la verkon Consesso[4] de alia nekonata bolonjano, Guido Guinizzelli. La vera intenco de Akilino estis aserti la poetikan kaj beletran superecon de la vulgara lingvo uzata de la ĉefa reprezentanto de la Dolĉa Nova Stilo[5].
Post la polemiko kiu nepre sekviĝis, kaj kiu fariĝis parto de la kuranta beletra debato, li reciprokis, en 1536, pere de la publikigo de siaj Notoj pri la vulgara lingvo, kie li reasertis siajn konvinkojn ke la lingvo vulgara boloniana povus fariĝi kiel modelo pri beletra lingvaĵo por la tuta duoninsulo.
Akilino estis ankaŭ muzikisto kaj kultivis la grekajn kaj latinajn tekstojn. Ligita al la poezioj, li uzis la poetikan formon por doni kiel eble plej grandan beletran dignecon al la elstara klera intereso, kiun li portis dank'al sia edukado kiel scivola sed ne profunda humanisto.