Liaj filozofiaj verkoj printiĝis en Venecio, en 1508, kaj ricevis sennombrajn aldonojn en la postaj eldonoj.
Li ankaŭ distingiĝis kiel anatomiisto, kaj liaj ĉefaj verkoj estas "De humani corporis anatomia" (Venecio, 1516–1524), kaj "Annotationes anatomicae" (Bolonjo, 1520). Inter siaj plej rimarkindaj malkovroj, li koniĝas kiel la unua anatomiisto kiu priskribis la du timpanajn ostojn de la orelo, konatajn kiel "malleus" kaj "incus". En 1503, li malkovris la tarson, konsistanta je sep ostoj. Krom tio, li malkovris la fornikson kaj la "infundibulum"[1] en la cerbo.
La venka milito de Julio la 2-a kontraŭ la familio Bentivoglio, Lordoj de Bolonjo, devigas lin fuĝi el Padovo, en kies liceo li instruis filozofion. Du jarojn poste, en la 14-a de septembro1508, li revenas al Bolonjo, kaj reprenas la katedron pri Filozofio kaj Medicino, kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj.
De intelligentiis, De orbibus, De universalibus, De elementiis, Quaestio de subiecto chyromantiae et physionomiae, De potestate sillogismi, De subiecto medicinae, Venecio, 1508.