Francisko Stanislao Kloezo (1817-1883) estis franca kemiisto, mineralogo, apotekisto, esploristo, fondinto de la Kemia Societo de Francio, pioniro en la studoj pri Analiza kemio kaj esencoleoj, kiu unue identigis la unuterpenan eteroneŭkaliptolo, en 1870. Kune kun Aimé Laussedat (1819-1907), Gabriel Auguste Daubrée (1814-1896) kaj Marcellin Berthelot (1827-1907), ili estis la unuaj esplori meteoron (karbonan kondriton)[1], kiu falis en la 14-a de majo1864, en urbo Orgueil, departemento Tarn-et-Garonne, sude de Francio.
En 1870, li komencis la identigon de la individuaj konstituantoj de la esencoleoj laŭ ties disponebleco por medicino, industrio kaj parfumfabrikado. Li same identigis la ĉefan komponanton de la eŭkaliptoleo, kiun li nomis eŭkaliptolo, ankaŭ konata kiel cineolo. En 1878, Kloezo estis omaĝita de la sciencisto Ferdinand von Mueller (1825-1896), kiu donis al iu specio de eŭkalipto la nomon "Eucalyptus cloeziana". Kloezo ankaŭ esploris teorion pri la vivoorigino en la Sunsistemo.
Selektita verkaro
Recherches expérimentales sur la végétation des plantes submergées, 1851
Faits relatifs aŭ divers états du soufre séparé de ses combinaisons, 1858
Recherches sur la nitrification et considérations générales sur le rôle des nitrates dans la végétation, 1861
Recherches sur la nitrification, et considérations générales sur le rôle des nitrates dans la végétation : leçon professée le 15 mars 1861 à la Société chimique de Paris, 1862
Recherches sur les éthers cyaniques et leurs isomères, 1866
Notice sur les travaŭ scientifiques de M. St. Cloëz, (1866-1877)