La Esperanto-Asocio de Skotlando (EAS) (Skotgaele Comann Esperanto na h-Alba, angle Esperanto Association of Scotland) estas la oficiala esperantista asocio en Skotlando, grandparte el Motherwell, Norda Lanarkshire.
Agadoj
La revuo de EAS, Esperanto en Skotlando, aperas dufoje en la jaro. Ĉiujare la EAS organizas la Skotan Aŭtunan Studrondon en septembro, kiu dum multaj jaroj okazis en la urbeto Dunblane sed nun okazas en Glasgovo aŭ Edinburgo, kaj kutime nun ĉe la fino de novembro organizas ĉiujaran Zamenhof-feston, kiun la asocio emas reklami kiel la “unuan Zamenhof-feston de la jaro„.
Kongresoj
EAS havas la plej grandan kvanton da kongresoj en Esperantujo, ĉar ĝi okazigis kongreson ĉiujare, eĉ dummilite. Nuntempe la ĉiujara Skota Kongreso de Esperanto normale okazas en junio:
Estraro
La nuntempaj membroj de la estraro estas[1]:
Historio
EAS fondiĝis en 1906 sub la nomo “Skota Federacio Esperantista„ sed lokaj kluboj de Esperanto-parolantoj jam ekzistis en Glasgovo kaj Edinburgo depost 1903. Ĝi alinomiĝis en 1997 por respeguli la ŝanĝantan rilaton inter Skotlando kaj la cetero de la Unuiĝinta Reĝlando.
Referencoj
Eksteraj ligiloj