Norda Lanakshire (angle North Lanarkshire, skote North Lanrikshire, skotgaele Siorrachd Lannraig a Tuath) estas unu el 32 municiparoj de Skotlando. La administra unuo kreiĝis en 1996.
Laŭ la stato de 2018 en la regiono vivis 340 180 loĝantoj sur areo de 469,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 724 loĝantoj/km². Ĉefurbo estas la loĝloko Motherwell.
Kiel indikas la nomo, la teritorio estas la norda parto de la historia regiono Lanarkshire - la norda kaj suda partoj ekde sia kreiĝo administre intense kunlaboras kaj dividas komunajn taskojn.