Ernest NAVILLE (13-a de septembro 1816 – 3-a de majo 1909) [navij] estis franclingva svisa esperantisto. Li estis filozofo kaj kelkan tempon universitata profesoro en Genève. Unu el la malmultaj scienculoj, kiuj en la 19-a jarcento atentis Esperanton. En 1899 li sendis gravan raporton al la Franca Akademio de Sciencoj, kies membro li estis, pri la lingvo internacia, kaj konkludis tute favore al Esperanto. Eĉ 88-jara li parolis por Esperanto en la filozofia kongreso en Genève. Lia verko „La Devo“ aperis en Esperanta traduko de Antido (pseudonimo de René de Saussure).
Ne estas bezone insisti pii la granda intereso, kiun povas havi por la esperantistoj traduko de verko de Ernest Naville (1816-1909), kiu estis samtempe tre fama filosofo kaj honora prezidanto de la Svisa Esperanta Societo. La libro enhavas komparon inter la diversaj skoloj filozofiistaj el la antikveco kaj la nuntempo. Ĝi finiĝas jene : la vorto « devo » estas altegan por la konscienco haj ĝi farigas dolĉa por la koro, kiam estas ni komprenintaj ke amo estas bazo de l' ordono : la devo.