La elektrona afineco estas la kvanto da energio, kiu estas liberigata sekve de la kaptado de elektrono per neŭtra atomo[1].[2] Ju pli granda estas la elektrona afineco, des pli da energio estas liberigata kaj des pli stabila estas la rezultanta negativa jono. Negativa elektrona afineco signifas inverse ke necesas provizi energion al la atomo por ligi al li elektronon.[2]
Fakte la elektrona afineco mezuras la intencon, per kiu neŭtra atomo celas ligi elektronon. Ĝia mezurunuo estas la ĵulo aŭ elektronvolto. El termodinamika vidpunkto, la elektrona afineco estas la ŝanĝiĝo de la entalpio ΔH, sekve al la kapto de elektrono. Se la elemento kaptas la elektronon kaj liberigas energion, la reakcio estas ekzoterma kaj ΔH estas negativa.
La elektrona afineco en la perioda tabelo
La plejparto de la elementoj havas negativan elektronan afinecon. Tio signifas, ke ili ne bezonas energion por kapti elektronon, kontraŭe, energio estas cedata. Ju pli negativa estas la elektrona afineco des pli elektronkaptema estas la elemento. Oni ne vidas klaran ordon en la perioda sistemo rilate al la elektrona afineco, sed ĝenerale oni povas konstati, ke la nemetaloj havas pli negativan afinecon ol la metaloj. La noblaj gasoj estas escepto, ili havas pozitivan afinecon. Ĝenerale la afineco pligrandiĝas de malsupre al supre interne de ĉiu grupo kaj de maldekststre al dekstre en ĉiu periodo.
Perioda tabelo de la elektronaj afinecoj en kJ/molaro
Referencoj
- ↑ G. CHABOT, J.-L. RIENDEAU et coll.
- ↑ 2,0 2,1 A. POUSSE (P. ATKINS, L. JONES), Chimie : molécules, matière, métamorphoses (3e édition), DeBoeck Université, Paris, Bruxelles, 1998, p. 255 à 257