Deodoro da Fonseca
Manuel Deodoro da FONSECA /manu'eŭ deo'dorŭ dafon'eka/ naskiĝis en tiam Alagoas Urbo hodiaŭe Marechal Deodoro, en la 5-an de aŭgusto 1827, kaj mortis en Rio-de-Ĵanejrio la 23-an de aŭgusto 1892.[1] Marŝalo en 1884. Batalis en milito kontraŭ Paragvajo. Estis provincestro de Suda Rio-Grando. Partoprenis en puĉo kiu finis la monarkion en Brazilo en la 15-a de novembro de 1889. En tiu nokto oni organizis la Provizoran Registaron, kaj Deodoro iĝis la unua Prezidanto de Brazilo. En la 24-a de februaro 1891, elektiĝis konstitucia Prezidento. Li puĉis kaj fermis la Parlamenton, en la 3-a de novembro 1891, kaj iĝis diktatoro. La vicprezidento Floriano Peixoto kontraŭpuĉis en 23-a de novembro 1891, demetis Deodoron, restarigis la demokration kaj iĝis prezidento. Deodoro mortis kelkajn monatojn poste.
Bibliografio
- CORREIA, Leôncio, A Verdade Histórica Sobre o 15 de Novembro , Editora Imprensa Nacional, 1939.
- FONCECA, Walter, Fonseca, uma Família e uma História, Editora Fonseca, 1982.
- KOIFMAN, Fábio, Organizador - Presidentes do Brasil, Editora Rio, 2001.
- LESSA, Renato, A Invenção Republicana, Editora Vértice.
- CASTRO, Celso, Os Militares e a República.
- MAGALHÃES JÚNIOR, Roberto Deodoro: A Espada Contra o Império, Companhia Editora Nacional, 1957.
- SENNA, Ernesto, Deodoro Subsídios para a História, Editora Imprensa Nacional, 1913.
- SILVA, Hélio, Deodoro da Fonseca – primeiro presidente do Brasil, Editora três, 1982.
Galerio
- Deodoro da Fonseca
-
Bildo en Respublika Muzeo (ĉ. 1889)
-
Deodoro en gravuro de Valle (ĉ. 1891)
-
Deodoro en gravuro de Henrique Bernadelli (1900)
-
Respublika Proklamo (Benedito Calixto, 1893)
-
Monumento Marechal Deodoro, Rio-de-Ĵanejrio
-
Deodoro en brazila monbileto (1925)
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
|