Berry lernis ĉe mezgrada lernejo en Wheeling kaj West Virginia State College en Charleston. Al la muziko altiris lin lia duonfratino, pianistino en ĵaztriopo, kaj li lernis sur la kolegio saksofonludon, post kiam li aŭskultis Koŭlmenon Hawkins. Post kiam li prezentis kun sia fratino je dancfestoj de sia lernejo, li muzikis en 15-kapa bando en Wheeling kaj en kolegiobando en Charleston. Someron de 1928 li revenis al Ohio Valley kaj ludis en la ensemblo Perry's Broadway Buddies. En 1929 li ekhavis sian unuan profesian dungitecon, kiam li ludis en la bando de Sammy Stewart en Columbus kaj Ĉikago. Dum ĉi tiu tempo li unuafoje iris al Novjorko kaj travivis la tiean ĵazmondeton. Li transiris de aldo- al tenorsaksofono kaj kunlaboris proks. 1931 kun tenorsaksofonisto Cecil Scott kaj frapinstrumentisto Kaiser Marshall.
En la bando de Benny Carter Berry muzikis ekde 1932 ĝis 33, ĉe Charlie Johnson en 1933, ĉe Teddy Hill ekde 1934 ĝis 36, por postsekve prezenti ĉe Fletcher Henderson (1936–37) kiel stelula soloisto. Por Henderson li verkis kun Andy Razaf la kanton „Christopher Columbus”, kun kiu ankaŭ Andy Kirk, Louis King Garcia, Benny Goodman kaj Teddy Wilson lanĉis furoraĵojn. Ekde la somero de 1937 ĝis sia morto pro trafikakcidento li estis membro de la bando de Cab Calloway kaj laboris krome kun propraj ensembloj. Daŭran interesigon tenas la sonregistraĵoj el lia frua kariero, aparte la solooj ĉe Teddy Hill, en kiuj Berry liveras ege fruktodonan ideokonkurson kun juna trumpetisto Roy Eldridge. El la kunlaboro kun Cab Calloway devenas kelkaj "klasikaj" registraĵoj, ekz. la balado "I Don´t Stand a Ghost of a Chance". Kiel studiomuzikisto Chu Berry krome kunlaboris je sonregistradoj de Spike Hughes and His Negro Orchestra (1933), Bessie Smith (1933), The Chocolate Dandies (1933), Mildred Bailey (1935-38), Teddy Wilson(1935-38), Billie Holiday (1938/39), Wingy Manone (1938/39) kaj Lionel Hampton (1939). Komence de la kvardekaj jaroj li mallongdaŭre anstataŭis Herschel Evans en la Count Basie Orchestra.
Honorado
La ludo de Chu Berry similis al tiu de Coleman Hawkins; pro tio li rapide altiris atenton en la ĵazmondeto kaj validis meze de la 1930-aj jaroj kiel serioza konkuranto de Hawkins. Post kelkaj jaroj lia ludo fariĝis pli memstara kaj alproksimiĝis al tiu de Lester Young.
Aparte per sia ludado en la Cotton Club Orchestra de Cab Calloway Berry metis novajn mezurilojn. Deire de sia modelulo Coleman Hawkins li evoluigis memstaran stilon. Li samrangis al Hawkins laŭ harmonia artifiko; kiel eksterordinara oni priskribas lian senton por svingo kaj impeto. Lia forto estis la ludo de rapidaj tempoj; li disponis pri rimarkinda spirkontrolo.[2]
Berry apartenas al muzikistoj kiel Budd Johnson, Ben Webster kaj Lester Young, kiuj en la tempo ekde 1934 ĝis 1939, dum kiam saksofonpioniro Coleman Hawkins laboris en Eŭropo, estis rigardataj kiel majstroj de sia instrumento. La ludmaniero de Berry kaj liaj solooj luditaj en rapida tempo influis pli junajn muzikistojn kiel Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker; ĉi-lasta nomis sian unuan filon Leon memore al Chu Berry.[3] Chu Berry ankaŭ partoprenis la spontankoncertojn en Minton's Playhouse.