Kiam Virginio secesiis el la Unio en 1861, la okcidenta parto reorganiziĝis kaj en 1863 estis permesita re-eniri la Union kiel aparta ŝtato.
Malgraŭ la malebena tereno, kiu malfaciligas transportadon, kultivado restis la centro de la ekonomio ĝis la fino de la 19-a jarcento, kiam karbo-minado kaj aliaj eltiraj industrioj evoluis. Post la Dua Mondmilito ankaŭ aperis la industrioj de ŝtalo kaj kemia fabrikado. Malgraŭ riĉaj naturaj rimedoj, la ŝtato longe estas unu el la plej malriĉaj ŝtatoj en Usono.
Loĝantaro: 1.810.354. (en 2003; 1.808.344 en 2000) Areo: 62.755 km² Ĉefurbo:CharlestonAliaj urboj:Beckley, Wheeling
En Okcidenta Virginio vivas nur 0,2 % da etnaj amerikanoj, do preskaŭ la tuta loĝantaro formiĝis per enmigrado. Tamen el la nuna (2003) loĝantaro nur 1,1 % estis naskitaj eksterlande, tio estas la plej malalta valoro en Usono.