Ĝin najbaras Masaĉuseco en la sudo, Vermonto en la okcidento, Majno kaj la Atlantika Oceano en la oriento, kaj la Kanada provinco Kebekio en la nordo. Nov-Hampŝiro estas la kvina plej malgranda kaj la deka malplej popolplena el la 50 subŝtatoj. Ĝia ĉefurbo estas Konkordo, kaj la plej granda urbo estas Manĉestro.
Nov-Hampŝiro havas nek ĝeneralan vendaĵimposton, nek personan enspezimposton (krom sesacio kaj dividatoj), kvankam la ĉi-lasta povas esti devigita ĉe la nivelo de lokaj instancoj.