Blanka nimfeo aŭ blanka akvolilio (Nymphaea alba), estas plantospecio el la familio de la Nimfeacoj (Nymphaeaceae). La zono en lagoj kie povas kreski nimfeoj nomiĝas nimfejo. Ĝi estas tipa reprezentano de la naĝfolia planto.
Priskribo
La blanka akvolilio estas multjaraherba planto. Tiu ĉi akvoplanto formas disbranĉitajn rizomojn kiel daŭriga organo kun kiuj ĝi estas ankrita en la akveja grundo.
La folioj havas longajn tigojn. La malhelverdaj, 10 ĝis 25 cm grandaj, ŝildfoma foliplato havas je ĝia supra surfaco vaks-kovraĵon kiu protektas kontraŭ malsekeco. Ĝi estas ledra kaj protektas kontraŭ pluvgutoj kaj ondoj. La por la spirado necesaj stomoj troviĝas - alie ol ĉe teraj plantoj – sur la supra surfaco de la folio. La folio havas vastajn aerspacojn en la histo, kie la aero atingas tra aerkanaloj en la folitigoj la rizomon. La longaj folitigoj estas tre elastaj.
La sole starantaj bonodorantaj, blankaj, floroj kun orkolora mezo aperas de la tuta somero de junio al septembro. Ili havas diametron de 9 ĝis 12 cm. La kvar verdaj sepaloj estas liberaj. La plej ofte 20 ĝis 25 (12 ĝis 33) blankaj petaloj staras spiralforme kaj longas plej ofte 3 ĝis 5,5 (malofte ĝis 8 cm). La blankaj petaloj transiras al flavaj stamenoj. La floroj fermiĝas vespere kaj dum pluvvetero. Ili havas multe da poleneroj, kun kiuj ili allogas muŝojn, Donacia semicuprea kaj burdojn.
La duonglobaj ĝis ovformaj fruktoj estas 2,5 ĝis 3 m grandaj. La glataj, plej ofte 2 ĝis 3 (malofte ĝis 5) mm grandaj semoj estas kapablas flosi. La blanka nimfeo uzas kiel Adisvastigstrategio la zooĥorion, kiam la semoj disvastiĝis en la plumaro de akvaj birdoj.
La blanka nimfeo estas eŭropa planto.Ĝi disvastiĝas en preskaŭ ĉiu partoj de Eŭropo escepte de la alta nordo (ĝis 63° norda latitudo), grandaj partoj de Hispanujo kaj la orienta parto de Ruslando; krome la planto kreskas nature en Nordafriko ĝis la bordo de la Nigra Maro kaj Kaŭkazio.
Kreskejo
La blanka nimfeo bezonas nutraĵriĉajn kaj malrapide fluantajn akvejojn, kiuj ne estas tro malvarmaj dum la kreskotempo.
Ĝi formas ofte kreskejojn kie la akvo estas ĉirkaŭ 1 ĝis maksimume 3 m profunda.
Ekologio
La blanka nimfeo estas plurjara akvoplanto, flosfolia planto, „flosradikulo“ kun aŭtune ameloriĉaj rizomoj. La rizomoj dikas kiel homa brako. Ĉiuj partoj de la planto havas iel nomatan aeruman histon, la tiel nomata aerenkimo. La folitigoj havas po kvar aerkanalojn por provizi la rizomon de aero. La supra surfaco de la flosanta folio havas stomojn kaj akvoforpelantan vaksan tavolon.
La planto floras de junio ĝis julio. La fruktoj estas maturaj de aŭgusto ĝis oktobro.
Vegetativa multobligado okazas per rizompartoj.
Veneneco
La blanka nimfeo estas en ĉiu parto venena.
La ĉefa efikanto ne estas precize konata; laŭ pli malnova literatura registro estas la alkaloido nufarino kaj la glikozido nimfalino.
Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 391.
Literaturo
Dieter Bechthold, Harro Hieronimus; Seerosen : Blütenpracht im Gartenteich. Dähne, Ettlingen 2006, ISBN 3-935175-33-7.
Egon Petrowsky: Seerosen für den Gartenteich. Gräfe und Unzer, München 1993, ISBN 3-7742-1792-0.
Heidrun und Friedrich Jantzen: Er liebt mich, er liebt mich nicht – Pflanzen der Liebe. Stuttgart 1996, ISBN 3-440-06912-5.
Fritz Lense: Geschützte Pflanzen und Tiere. Ein Wegbegleiter durch Wiese, Wald und Bergwelt. Gütersloh 1987, ISBN 3-570-09916-4.
Oskar Sebald, Siegmund Seybold, Georg Philippi (Hrsg.): Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs. Band 1: Allgemeiner Teil, Spezieller Teil (Pteridophyta, Spermatophyta): Lycopodiaceae bis Plumbaginaceae. 2., ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 1993, ISBN 3-8001-3322-9.
Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. 2. überarbeitete Auflage. Band 2, Franckh-Kosmos-Verlag, 2000, ISBN 3-440-08048-X.
Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt. 7., korr. u. erw. Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.
L. Roth, M. Daunderer, K. Kornmann: Giftpflanzen Pflanzengifte. 6. überarbeitete Auflage. Nikol-Verlag, 2012, ISBN 978-3-86820-009-6.
K. Hiller, M. F. Melzig: Lexikon der Arzneipflanzen und Drogen. 2. Auflage. Spektrum Akademischer Verlag, 2010, ISBN 978-3-8274-2053-4.
[Blanka nimfeo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donitaNymphaea alba bei GRIN.]
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!