La disvastigmeĥanismoj de planto estas esplorataj de ĥorologio kune kun plantfiziologio.
La vortparto -ĥorio venas de la greka χώρα, ĥóra, „lando, loĝejo“ , malnovgreke χωρίς, „separita, apartigita“. La termino estas uzata science por ĉiu speco de disvastigado kiel semdisvastigado, vegetativa multigado kaj la disvastigado fare de la homo, do la nevola disvastigo kaj hortikultura plantmultigado.
Plantoj uzas multajn disvastigajn meĥanismojn. Oni dividas tiajn meĥanismojn ĝenerale en ses grupoj:
- la zooĥorio, disvastigo pere de bestoj
- la anemoĥorio, la disvastigo pere de la vento
- la semaĥorio, la disvastigo per venta- kaj besta disigo (ne identa al la du antaŭaj grupoj!).
- la hidroĥorio, la disvastigo pere de akvo
- la hemeroĥorio, la disvastigo pere de la homo
- la aŭtoĥorio, la memdisvastigo.
Literaturo
- Angelika Lüttig & Juliane Kasten: Hagebutte & Co - Blüten, Früchte und Ausbreitung europäischer Pflanzen. Fauna Verlag, Nottuln 2003, ISBN 3-935980-90-6