La nimfeacoj estas marĉaj plantoj, kies radiktigoj lokiĝas en la ŝlimo, subakve.
La folioj etendiĝas sur la akva surfaco, la floroj estas grandaj, okulfrapaj.
La stamenoj lokiĝas spirale, ilia nombro ne estas difinita. Iliaj angiotuboj lokiĝas sporade en la tigo, kio estas karakterizaĵo de la unukotiledonoj. Tamen, laŭ la klasifiko APG IV (2016)[4] tiuj plantoj ne apartenas al tiu klaso, sed al la bazaj angiospermoj (Protoangiospermae).
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
La genro eŭrialo (Euryale) enhavas ununuran specion, la ferocan eŭrialon (Euryale ferox), kiu estas kultivata en Ĉinio por siaj grajnoj. Ĝiaj folioj estas pli malgrandaj ol tiuj de la Victoria-specioj, sed la folirandoj ne kliniĝas supren.
Victoria estas sud-amerika genro, kun specioj V. amazonica kaj V. cruziana. Ili havas grandegajn foliojn, kies diametro povas atingi eĉ 4 metrojn en la natura medio.