The Plant List (La planta listo) estis listo de botanikaj nomoj de plantospecioj kreita de la Royal Botanic Gardens, Kew, kaj de Missouri Botanical Garden kaj lanĉita en 2010.[1] Ĝi estis intencita kiel kompleta registro de ĉiuj konataj nomoj de plantospecioj laŭlonge de la tempo, kaj estis produktita kiel respondo al la 1a Celo de la Global Strategy for Plant Conservation de 2002-2010 (GSP C, Tutmonda Strategio por Plantokonservado), por produkti "Retan "flora" (flaŭroliston) de ĉiuj konataj plantoj.” Ĝi ne estis ĝisdatigita ekde 2013, kaj estas superrigardata de World Flora Online.[2][3]
Notoj