Baltschieder estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1248 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Baltschieder situas en Supra Valezo. La komunumoj konsistas el du partoj, nome vala parto kun la vilaĝo Baltschieder ĉe la bordo de la rivero Rodano, kaj la apenaŭ loĝata montara Valo de Baltschieder, kiu estas eksklavo norde de la komunumo atingebla nur per piedaj padoj. En la nordo de la valo situas la Baltschieder-Glaĉeroj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 31,44 km², de kiuj 2,3% estas kovritaj de arbaro, 9,4% servas por agrikulturo kaj 1,1% por setlado. Pli ol 80% de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto parte kovrita de glaĉeroj.
[2]
Najbaraj komunumoj
La suda parto de la komunumo Baltschieder limas en nordo al Ausserberg, en oriento al Eggerberg, en sudo al Vispo, kaj en okcidento al Rarono. La norda eksklavo lima en okcidento al nordo al Blatten, kaj en okcidento kaj sudo al Naters.
Trafiko
Tra Baltschieder pasas konekta vojo de Vispo al Ausserberg. Kvankam la trajnlinio al la Baza tunelo de Lötschberg pasas en sudo tra la komunuma teritorio kaj laŭlonge de la norda komunumlimo kondukas la malnova montrara Lötschberg-fervojlinio, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Ausserberg al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Baltschieder datiĝas el la jaro 1224 kiel Ponczirrum. Dum mezepoko diversaj nobelaj familioj kaj la episkopo de Siono posedis rajtojn kaj havaĵojn en Baltschieder. En la jaroj 1589 kaj 1593 la loĝantoj de Baltschieder sin liberaĉetis de la interezpagoj al la episkopo de Siono. Jam en la jaro 1470 la civitanoj de Baltschieder al si donis komunumajn statutojn. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la loko formis subvoktejon, kiu apartenis al la civitanoj de Vispo. En oktobro 2000 okazis inundoj, pro kiuj la vilaĝo Baltschieder dum pluraj monatoj devis esti evakuita.[3]
Legendo pri la pereinta komunumo Kühmatt
Laŭ la legendo en frua mezepoko en la Valo de Baltschieder ekzistis la riĉa komunumo Kühmatt tie, kie nuntempe etendiĝas vasta dezerto kun falintaj rokeroj nomita Kühmatte, kio signifas bovbredejo. De bovbredejo oni tamen nuntempe nenion povas vidi. En la 13-a jarcento laŭ la legendo tie tamen ekzistis belaj kampoj kun dikaj bovinoj kaj riĉegaj kamparanoj. En ilia mezo situis belega vilaĝo kun pompa preĝejo. Tamen la riĉaj loĝantoj de Kühmatt fariĝis tre avaraj. Kiam iam alvenis malriĉaj homoj, la vilaĝanoj donis al ili nur kazeakvon. Pro tiu avareco ili estis damnitaj kaj Dio okazigis gigantan montofalon de la Wiwannihorno, kiu kovris kaj detruis la vilaĝon. La Kühmatte situas ekzakte super la pinto de la sonorilturo kaj dum certaj tempoj tie aŭdeblas la fantomaj preĝejsonoriloj.[4]
Monda naturheredaĵo
Granda parto de la komunuma teritorio, precipe de la Valo de Baltschieder, apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj