La komunumo Saas-Fee situas sur suna platejo super la valfundo je la okcidenta flanko se la Saas-Valo. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 4545 m s.m. la kulmino de Dom, kiu estas la plej alta monto plene situanta en Svislando. Sub la kulmino de Dom fontas la Hohberg-Glaĉero. Entute 13 pli ol 4000 metrojn altaj montopintoj de la Mischabel-Masivo ĉirkaŭas la komunumon, kiu pro sia unika panoramo ankaŭ estas nomata Perlo de la Alpoj. Tra la komunumo fluas la rivero Fee-Vispa, unu el la fontriveroj de Saaservispa. Ĝi fontas de la Fee-Glaĉero en sudo de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saas-Fee kaj la setlejoj Chalbermatten, Honegg kaj Wildi.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 40,60 km², de kiuj 8,8 % estas kovritaj de arbaro, 5,2 % servas por agrikulturo kaj 1,9 % por setlado. Pli ol 80 % de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]
Al Saas-Fee kondukas montara vojo, kiu komenciĝas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 212 en Saas-Grund. Pere de poŝtaŭtolinio al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. En la loko la aŭtomobila trafiko estas malpermesita. De Saas-Fee aertelfero kondukas al la alpopaŝtejo Hannig sur alteco de 2245 m s.m.. De Chalbermatten aertelfero kaj kabintelfero kondukas al la montara stacio Felskinn, de kie subtera funikularo, la tiel nomita Metro Alpin, kondukas flanke de la Fee-Glaĉero ĝis sub la Alalinhorno je alteco de 3456 m s.m. kaj estas nomita la plej alte situanta metroo de la mondo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Saas-Fee datiĝas el la jaro 1304 kiel vee. Restaĵo de lignokarbo en la marĉo de Saas-Fee pruvas, ke en la loko jam en la 4-a jarmilo antaŭ Kristo setlis homoj. Dum mezepoko Saas-Fee apartenis al la grandkomunumo Saas, kiu estis parto de la Majorujo Vispo. Saas en la jaro 1392 estis dividita al kvar kvartaloj, kiuj estas la hodiaŭaj kvar komunumoj de la Saas-Valo.[3]