Hanak pasigis la junulajn jarojn kiel filo de ĉambrofarbisto kaj orumisto en Moravio loĝinte intertempe ĉe la geavoj. En 1889 li venis Vienon kie li ellernis lignoskulptadon, skulptadon kaj maketfaradon.[1]
Lia verkaro estas viziplena kaj simbola kun proksimeco al ekspresionismo, kp. ekz. Der letzte Mensch de 1917 aŭ Der brennende Mensch de 1922.
Li kreis la ornamaĵojn por pluraj konstruaĵoj de la arĥitektoj Josef Hoffmann (ekz.: vilao Skywa, landbieno Primavesi, landbieno Ast) kaj, dum la 1920-aj jaroj, por municipaj loĝdomoblokoj en Vieno. De li estis ankaŭ pluraj portretbustoj kaj monumentoj, i.a. el la 1925-a jaro monumento por falintaj soldatoj titole Schmerzensmutter sur la Centra tombejo de Vieno kaj la busto de Victor Adler ĉe la Monumento de la Respubliko (Vieno).
La lasta artaĵo de Hanak estis skulptaĵoj por la Emniyet-memorigilo en Ankaro por kio li jam en 1931 estis farinta antaŭplanoj laŭ perado de Clemens Holzmeister. Finfaris la tuton ĝis 1936 Josef Thorak.
Entombigo estis sur la tombejo de la 13-a urbodiskrikto Hietzing. En Penzing nomas oni strateton por li Hanakgasse kaj en Langenzersdorf estas sekcio en la surloka muzeo kiu estas rezervita nur por li kaj liaj disĉiploj.