La viena secesio estis unuiĝo de vidartistoj en Vieno dum la epoko de la fino de la 19-a jarcento. De tiu deduktite oni ankaŭ nomas la vienan varianton de la secesio kiel „viena secesio“ (ankaŭ: „secesiostilo“).
Ankaŭ en 1898 oni ankaŭ konstruis la ekspozicidomon laŭ planoj de la lerninto de Otto Wagner, sur parcelo disponigita far la urbo Vieno en la 4-a distriktoWieden ĉe la Vienlinio, proksime al la Karloplaco kaj al la foirejo Naschmarkt. Ĉi tiun ekspoziciejon en Vieno ankaŭ nomas mallonge „la secesio“.
Altajn meritojn havis la grupo per sia ekspozicio-politiko, kiu ekzemple konatigis la vienan publikon kun la francaj impresionistoj. Famiĝis la 14-a ekspozicio de la secesio en 1902, kiu estis dediĉita al Ludwig van Beethoven (Beethoven-ekspozicio). La aranĝaĵo de la ekspozicio devenis de Josef Hoffmann. En la centro staris statuo de Beethoven de Max Klinger, ĉirkaŭ kiu estis muntita la Beethoven-friso de Klimt.
En 1903 Hoffmann kaj Moser fondis la vienan metiejon kiel produktadkomunumo de vidartistoj, kiu celis reformi la artmetion.
La 14-an de junio 1905 Gustav Klimt malaliĝis kune kun aro da artistoj (ekz. Carl Moll) de la viena secesio, ĉar ekestis diverĝo de opinioj pri la artkomprenoj.
Literaturo
Kirk Varnedoe: Wien 1900. Kunst, Architektur & Design, Taschen: Köln 1993, ISBN 3-8228-0059-7