situo de la insulara provinco kadre de la Filipinoj (helblue dekstre de la nomo)
Antiko - hispaneAntique, prononco [anTI:ke] - estas provinco de la Filipinoj, fondita la 10-an de marto 1917. Ĝia ĉefurbo estas San Jose de Buenavista. La provinco kovras la okcidenton de la insulo Panajo. Ĝi apartenas al la regiono Okcidentaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 2 729 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2015 entute 582 012 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 210 loĝantoj po km².