Bohol, aŭ en Esperanto Boholo, estas insulaprovinco de Filipinoj situantaj en la Centraj Bisajoj nome regiono konsistanta je la insulo Boholo kaj 75 pli malgrandaj ĉirkaŭaj insuloj.[1] Ties ĉefurbo estas Tagbilaran. Kun areo de 4,117.26 km² kaj marbordo 261 km longa, Bohol estas la deka plej granda insulo de Filipinoj.[2] Okcidente de Boholo estas Cebuo, nordoriente estas la insulo Lejteo kaj sude, tra la Bohola Maro estas Mindanao.
La provinco estas populara turista allogo pro siaj strandoj kaj turismejoj.[3] La Ĉokolado-montetoj (vidu la apudan foton), multnombraj amasoj de kalkoŝtona formiĝo, estas la plej populara allogo. La insulo Panglao, sudokcidente de Tagbilaran City, famas pro sia lokoj por subnaĝado kaj kutime estas listata kiel unu el plej famaj dek subnaĝejoj en la mondo. La Filipina karlito, konsiderata la dua plej malgranda primato en la mondo, estas indiĝena de tiu insulo (vidu la supran foton).
Boholanoj aludas sian hejminsulon kiel "Respubliko Bohol" kun kaj konvinko kaj fiero.[4] Mallarĝas markolo separas la insulojn Cebuo kaj Boholo kaj ambaŭ kunhavas komunan lingvon, sed Boholanoj pluhavas konscian distingon el la Cebuanoj. La klimato de Bohol estas ĝenerale seka, kun maksimuma pluvokvanto inter junio kaj oktobro. La interno estas pli freŝa ol la marbordo.
Tiu insulo estas hejmprovinco de Carlos P. Garcia, oka Prezidento de Filipinoj (1957–1961) kiu naskiĝis en Talibon, Boholo.[5]
Historio
La 16an de marto la loka tribestro Datu Sikatura kun la hispana konkistadoroMiguel Lopez de Legazpi faris la packontrakton, tion memorigas la ĉiujara Festivalo Sandugo (vidu la apudajn fotojn).
La Batalo de Maktano (en cebuaGubat sa Mactan; en filipinaLabanan sa Mactan; en hispana: Batalla de Mactán) okazis en Filipinoj la 27an de aprilo1521, antaŭ la hispana koloniigo. La militistoj de Lapu-Lapu, nome indiĝena estro de la insulo Mactan (Maktano), venkis super la hispanaj fortoj estritaj de la komandanto Ferdinando Magelano, kiu estis mortigita dum la batalo.