Angelino ALFANO [Anĝelino Alfano] naskiĝis la 31-an de oktobro 1970 en Agrigento, Sicilio, Italio.
Tre juna, li eniris en politiko al la Itala Kristana Demokratio, sed kiu en 1994 dividiĝis, kaj ekde tiam li
enskribiĝis al Ek Italio. En 2001 li envenis en la itala Ĉambro de la Deputitoj kaj en 2005 li kunordigis Ek Italio en Sicilio. Ekde la 8-a de majo 2008 li estis Ministro pri Justico dum la regado de Berlusconi.
En 2011 li iĝis la unua sekretario de La Popolo de la Libereco, partio de Ek Italio, laŭ la volo de Silvio Berlusconi, nome prezidanto de la partio.
Oficoj
Ministro pri Justico
La 8-an de majo 2008 li iĝis Ministro pri Justico en Regado Berlusconi IV. Li havis 37 jarojn kaj iĝis la plej juna ministro pri Justico el la itala respublika historio.
Li estis enketita pri misuzo de povo, sed poste lia proceso ĉesis.
La 27-an de julio 2008 li demisiis.
Poste malfacila jaro por La Popolo de la Libereco, ĉefe pro la elveno de Estonto kaj Libereco por Italio antaŭe el la partio kaj poste el la plimulto, dum majo 2011 estis la administraj balotoj, kiuj indikis grandan retroiron de PDL kaj ĝenerale de la koalicio por Silvio Berlusconi.
Tuj poste la rezulto de tiuj balotoj, la 1-an de junio 2011, la prezidenta buroo de PDL decidis indiki Alfano kiel nova politika sekretario de partio; ofico estis oficialigita la 1-an de julio 2011 poste la modifo de la partia statuto, kiu ne havis la sekretarion, sed nur la prezidenton.
Ministro pri Enlandaj Aferoj kaj Vicĉefministro
En 2013 Enrico Letta igis lin Vicĉefministro kaj Ministro de la Enlandaj Aferoj, en la Regado Letta, registaro kreita de la eksterkutima alianco de Demokrata Partio, La Popolo de la Libereco kaj Civitana Elekto.