Civitana Elekto (en itala lingvo Scelta Civica, aŭ SC) estis itala centra partio, kreita de Mario Monti la 4-an de januaro 2013.
Historio
La 21-an de decembro 2012 la Registaro Monti demisiis, sed Mario Monti decidis partopreni al la voĉdonadoj, por tio li fondis novan centran partion: Civitana Elekto. Ĝi estis en la koalicio Con Monti per l'Italia (Kun Monti por Italio) kun Unio de Kristanaj kaj Centraj Demokratoj/Unio de Centro. La partio kandidatigis ankaŭ famajn personojn, kiel la olimpikan ĉampioninon Valentina Vezzali
Dum oktobro 2013 Monti demisiis el partia Prezidento ĉar la kunordiganto Andrea Olivero kaj Mauro Mauro (Ministro de SC pri defendo) estis tro "proksima" al la centra partio UDC de Pier Ferdinando Casini. Dum novembro 2013 Alberto Bombassei iĝis la Prezidento kaj Stefania Giannini iĝis la kunordiganto. Olivero, Mauro kaj aliaj forlasis Civitanan Elekton.
Post subtenado de la kabineto de Matteo Renzi, la partio ne subtenis la kabineton de Paolo Gentiloni kaj, antaŭ la fino de 2017, unuiĝis kun Forza Italia de Silvio Berlusconi. Ĝi dissolviĝis post la elektoj en 2018.
Partiestroj
Kunordigantoj
Prezidantoj
Resumo de balotoj
Italaj naciaj balotoj en 2013
|
Deputitejo
|
2.824.001
|
8,30
|
39
|
Senatejo
|
2.797.486
|
9,13
|
19
|