9821 Gitakresáková estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 26-an de marto 1971 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Palomar-Leiden Enketo pri Trojanoj" (angle Palomar-Leiden Trojan Survey).
Ĝi estis nomita en memoro de la slovaka astronomino Margita Kresáková (1927–1994), kiu laboris en la Instituto de Astronomio de la Slovaka Akademio de Sciencoj en Bratislavo. Ŝi estis sperta observantino de kometoj kaj meteoroj elde la Observatorio Skalnaté Pleso. Kometo ricevis ŝian nomon de naskiĝo : C/1954 O1 Vozárová