7683 Wuwenjun estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 19-an de februaro 1997 en la kadro de la Beijing Schmidt CCD Asteroida Programo elde la Stacio Singlong de la Astronomia Observatorio de Beijing, en provinco Hebejo (Ĉinio).
Ĝi estas nomita en honoro de la ĉina matematikisto Wu Wenjun, (ĉine 吴文俊; Wú Wénjùn), ano de la Ĉina Akademio de la Sciencoj. Li lanĉis la esplorojn pri maŝina matematiko en Ĉinio. Li faris rimarkindajn antaŭenirojn pri la algebraj topologiaj nocioj de karakteriza klaso kaj enŝovita klaso. Li eltrovis la "metodon de Wu" por pruvi geometriajn teoremojn per komputilo.