Post sensukcesa preterpaso la 10-an de januaro1999, la kosmosondilo enorbitiĝis ĉirkaus Eroson la 14-an de februaro2000, al distanco de 50 km. Inter aprilo kaj oktobro 2000, la sondilo tute kartografiis la asteroidon.
La 12-an de februaro2001, kvankam tio ne estis antaŭvidata en la komenca programo, la sondilo surteriĝis sur la asteroidon, el kie ĝi plue elsendis signalojn ĝis la 28-a de februaro2001[4].
Ecoj
La orbito de 433 Eroso trairas (rigardita orte al la ekliptika ebeno) la orbiton de Marso kaj proksimiĝas tiun de Tero, sed ne trairas ĝin. La plej malgranda distanco inter Eroso kaj Tero estas 19 milionoj da km (0,13 AU). La 31-an de januaro 2012 Eroso alproksimiĝos al Tero ĝis 26,7 milionoj da kilometroj.
433 Eroso ne estas sfera (ne eĉ elipsa), ĝi havas longan formon similantan tiun de pantoflo kun ampleksoj ĉirkaŭ 34 x 11 x 11 km. Ĝiaj du distingeblaj partoj ricevis la nomojn de "Charlois Regio" kaj "Witt Regio", laŭ la nomoj de la malkovrintoj Auguste Charlois kaj Gustav Witt.
La temperaturo de la surfaco de Eroso varias inter −150 °C kaj +100 °C, ĝia denso estas 2 400 kg.m−3, tie estas proksimume tiu de la tera krusto.
La misio NEAR Shoemaker montris, ke la plejparto el la rokoj, kiuj superŝutas la asteroidon, estis elĵetitaj de ununura alfrapa kratero, nomita "Shoemaker kratero", maljuna de ĉirkaŭ unu miliardo da jaroj. Tiu alfrapo faris ke 40 % el la Erosa surfaco estas senigita de krateroj pli malgrandaj ol 0,5 km de diametro. Oni unue opiniis, ke ili estus ŝtopitaj de elĵetitaj rompaĵoj. Pli fajna analizo montris ke la senkrateraj lokoj situas je rekta distanco de 9 km ĉirkaŭ de la alfrapita punkto[5], eĉ kiam la distanco mezurita laŭ surfaco superas 9 km. Oni hipotezis, ke la ŝokondoj pro la alfrapo okazigis enfalon de la malgrandaj krateroj pro skuo. La neregula formo de Eroso faras, ke rekta distanco de 9 km povas kovri pli grandan distancon laŭ la surfaco[6].
Eroso, fotita la 14-an de septembro 2000 de NEAR
Suda "duonsfero", 3-a de decembro 2000
Vido de la Erosa surfaco, dum la malsupreniro de NEAR