Tiu ĉi paĝo listigas ĝermajn informojn pri hispanaj esperantistoj. Movu mallongajn informojn pri hispanaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭ kategorio:hispanaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi-tie. Ekzistas pli plena listo de hispanaj esperantistoj, en kiu listiĝu la nomoj de hispanaj esperantistoj aŭ menciataj ĉi-tie aŭ per propra biografia artikolo.
Jozefo ARTIGAS LASALA (naskiĝis la 21-an de novembro1870 en Pina) estis hispana esperantisto. Profesie lernejestro en Madrid. Esperantisto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.
Manuel Capiliure Ballester estis hispana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Verko:
Esperanto Gramatica, Ejercicios, y Diccionario. Eld. la aŭtoro, San Vicente, 1934(?)
„ Plena gramatiko de Esperanto en hispana lingvo, kun vortaroj Esperanto-hispana kaj hispan-Esperanta. Kiom ni povas juĝi, ĝi estas verko tre bona, kaj multe helpos al hispanaj lernantoj.
Traleginte multajn paĝojn, ni vidis nur tri aferojn kritikindajn : la stranga uzo de laŭ (laŭ diras la kuracisto, p. 88), la uzo de spite kiel prepozicio (spite malhelpaĵoj= malgraŭ malhelpaĵoj, ŝpite malhelpaĵojn, p. 106): kaj formoj kiaj mi estos dormigante (dormiganta) la infanon (p. 65). Eble preseraro, sed ripetita. ”
Pastro Valeriano Casado (naskiĝis la 15-a de decembro 1915 en Castilla; mortis 2008 en Osorno), paroĥestro de Osorno, li eniĝis seminarion en 1938 kaj pastiĝis en la 6-a de junio 1950 kaj estis misiisto en sudo de Ĉinio kaj paroĥestro en Ĉilio.
Alberto Diaz Chapartegui (naskiĝis 1892; mortis la 22-an de oktobro 1984) abelbredisto, estis hispana esperantisto loĝante en Southampton (Britujo). Li estis patro de Amador Díaz, kiu estis prezidanto de Brita Esperanto-Asocio. Li lernis Esperanton en Bilbao en 1908, kie li prezidis la lokan grupon dum Hispana Enlanda Milito.
José de Elezcano y Maiztegui (mortis la 8an de junio 1968) komercisto, estis esperantisto en Bilbao ekde 1910. Li estis frato de Manuel de Elezcano y Maiztegui.
Manuel de ELEZCANO Y MAIZTEGUI (naskiĝis 1886 - mortis la 27-an de novembro1980) estis hispana esperantisto ekde 1909, plurfoje prezidanto aŭ estrarano de la grupo en Bilbao (Hispanio). Kiel Esperanta poeto li premiiĝis en kelkaj literatur-konkursoj.
Elezcano kunlaboris en la esperanto-fako kiu aperis ĉiulunde en la ĵurnalo «El Pueblo Vasco» kaj verkis artikojon por kelkajn esperantaj gazetoj.
Kun aliaj membroj de la loka societo de Esperanto, Elezcano fondis la «Grupo Alpinista Esperanto» kaj profitis ties agadon por propagandi Esperanton inter la montgrimpistoj.
Teodoro Elizondo Correa (naskiĝis 1892? , mortis la 16-an de januaro 1967) estis esperantisto en Bilbao. Li estis kunfondinto kaj iama prezidanto de la Esperantista Grupo de Bilbao en la jaro 1905, ekde 1909 li kontribuis en la revuo Nova Sento.
Nicolás López Escartín (mortis 2009) estis hispana esperantisto ekde 1951. Li dum la 1960-a jardeko multe kontribuis por la revuo Boletín, kies redaktanto li estis 1963-1966.
„ Jen informplena broŝuro en plaĉa formato, agrabla tipografia aranĝo kaj kun multaj vivaj desegnitaj ilustraĵoj.
La broŝuro donas informojn ne nur pri tio, kion vi povos vidi en la lando, sed ĝi donas ankaŭ multajn valorajn informojn pri la karaktero de la hispanoj, ĝi eĉ diras al vi, kiun opinion havas la hispanoj pri la diversaj specoj de turistoj.
Laŭ la teksto en la broŝuro mem ĝi ne estas turisma gvidilo pri Hispanio, nek profunda studo pri ĝiaj estinteco kaj estanteco. Krom neeviteblaj kaj utilaj esceptoj ĝi ne enhavas detalan informadon nek pritraktas detale la historion aŭ nuntempan estadon de la lando, sed ĝi referencas al la fontoj, el kiuj vi povos ĉerpi tiujn detalaĵojn. Ĝi ĵetas rigardojn sur la diversajn terenojn kaj kampojn, kiuj estas interesaj por tiu, kiu ŝatus viziti tiun sunbanitan landon, kiu radikas en malnovega kulturo, kaj kiu havas tiel fierajn tradiciojn.
Kompreneble ĝi priskribas la geografion de la lando kaj donas al vi informojn pri la trafikaj kaj pasportaj faktoj. Prezojn kaj monon ĝi traktas kaj donas ankaŭ konsilojn kaj utilajn informojn pri butikumo.
Kvankam traktita sur malpli ol unu paĝo la hispana pentroarto estas bone prilumita en superrigardo. Vi ekscias pri la influo de Grekujo kaj Romio. Vi aŭdas pri konstruado de la gotikaj katedraloj kaj pri tio, ke Goya revoluciigis la hispanan kaj universalan pentroarton. En la Prado-muzeo en Madrido oni vidas la plej fabelan pentroverkaron el la universala pentroarto.
Kiel atendite priskribo de la taŭroludoj okupas ne malpli ol 5 paĝojn, kiuj donas vivan priskribon.
Ankaŭ pri la trijara enlanda milito, kiu kondukis al la nuntempa reĝimo, estas informite. En mia lando la gazetoj informas, ke en Hispanio la komfortaj someraj vestoj kiel ekzemple «la bikinio» estas severe malpermesitaj. La broŝuro kontraŭdiras tion donante konsilojn pri la uzado. Ankaŭ pri salutmanieroj, fumado, trinkado kaj pri invitoj troviĝas multaj konsiloj.
La broŝuro finas jene: «Se vi legis la lastan parton de ĉi tiu broŝuro kun iom da atento, permesu al ni, ke ni, krom danki al vi pro tio gratulu al vi kaj al ni. Ni enkalkulas vin kiel amikon, kiu konas nin sufiĉe bone antaŭ ol alveni. Sincere ni diras al vi: Hispanio por vi, amiko».
La aŭtoro nomas sin Máximo kaj li mem faris ankaŭ la tutan aranĝon, kovrilon kaj desegnaĵojn, kiuj aperas en du koloroj. La traduko estas farita
de Nicolás L. Escartin, kies facile komprenebla lingvo troviĝas sur plej alta nivelo. La prezo estas ridinde malalta, nome 1O pesetoj, kaj mi varme rekomendas al vi nepre aĉeti unu ekzempleron ĉe: Subsecretaría de Turismo.
Ĝi pli ol valoras tiun sumeton. Koran gratulon al la iniciatintoj pri la eldono en la internacia lingvo. ”
Justo Estañ Canales (mortis 1999) estis esperantisto en Granado. Li naskiĝis en Callosa de Segura elmigris al Francio en 1928, okaze de industria krizo. En Francio li lernis Esperanton sub la gvido de Lidja Zamenhof. Li vojaĝis tra la Eŭropo en la 1930-a jardeko divastigante Esperanton ĉefe en Svedio.
Gerardo Flores (naskiĝis 1914; mortis la 9-an de aprilo 2010) estis esperantisto en Madrido. Membro numero 1 de Madrida Esperanto-Liceo kaj eksprezidanto de MEL kaj de HEF. Li estis unu el la agantoj kiuj efektivigis la aĉeton de oficejo por HEF en 1971 en la centro de Madrido, kaj la homo kiu plej multe donacis al la fonduso por tiu aĉeto.
Antonio Gamboa Sánchez (mortis la 31-a de januaro 1985) estis membro de la loka E-grupo «Fido kaj Espero» de Valladolid, kie li okupis la postenon de vicprezidanto. Li kontribuis finance al la agado de la Grupo. Dank'al sia helpo ĝi sidis, dum pluraj jaroj, en la strato Dos de Mayo. Li, plurfoje, verkis por «Boletín» kaj inter siaj skribaioj, elstaras poezion, kastillingve, enhavante la tutan gramatikon de Esperanto.
Vicente Garcia Ifarte (1895-1966) estis hispana esperantisto ekde 1913. Li naskiĝis en vilaĝo San Mateo en insulo Ibiza kie movadis, post li translokiĝis al Tarrasa kie li organizis la Hispanan Esperanton Kongreson en 1951.
Pedro A. GARROTE ESCRIBANO naskiĝis en 1950 en Villagarcia de Campos (Valladolid). Li fariĝis esperantisto en la jaro 1985. Li estis kasisto de Hispana Esperanto-Federacio[1] ekde 1995 dum 12 jaroj kaj peranto de UEA[2] ekde 2003, kaj membro de la grupo kiu tradukis al la hispana la libron "La Homo kiu defiis Babelon".
Prof. Dr. Rafael Gastón Burillo (mortis 1963) estis hispana denaska esperantisto. Li estis unu el la gefiloj de Emilio Gastón. Li kaj liaj fratinoj laŭ la UEA-jarlibro de 1966 estis la unuaj flue parolantaj denaskaj esperantistoj en la mondo.
Felix Gómez Martín (mortis 2002) aeronaŭtika inĝeniero, estis esperantisto ekde la 1940-a jardeko. En 1953 li kun aliaj fondis Madridan E-Klubon, kiu en 1962 ŝanĝis sian nomon al Madrida E-Liceo, kies prezidanto li estis 1967-1968.
Pedro GONZÁLEZ CANTERO (mortis julie 1990 en Burgos, Hispanio post longa malsano) estis dumviva patrono de UEA kaj malavara mecenato de la internacia movado.
Joaquin López Herrero (mortis la 7-an de februaro 1981) estis esperantisto en Madrido, kie helpita de kelkaj samideanoj, fondigis la lokan societon Madrida Esperanto-Klubo (poste Madrida Esperanto-Liceo) en 1953. En 1975 li traslokiĝis al Albufereta (Alicante).
Pastro Jozefo López Gozálbez (mortis la 11-an de novembro 1974) monaĥo, iama estro de la franciskanaj monaĥejoj de Alcoy, Cullera kaj Valencia estis hispana esperantisto. Okaze de mesoj dum la esperantistaj solenaĵoj li predikis en Esperanto.
Carlos Martínes Fernández estis hispana esperantisto en Sevilo ekde 1911. Li gvidis diversajn E-kursojn ĉe la [[Reĝa Ekonomia Societo de Amikoj de la
Lando]], kaj estis ankaŭ dum multaj jaroj Delegito de UEA.
Alberto Menéndez Gonzáles (naskiĝis 1893 en Gijon) estis hispana esperantisto. Li lernis Esperanton de Francisco Menéndez Rua en 1908. En Gijon, li fondis la Esperanto-grupon ĉe la «Ateneo Jovellanos», organizis diversajn Esperanto-Ekspoziciojn kaj la Kongreson de Esperanto en Gijon en la jaro 1955.
Jozefo Santiago Molina (naskiĝis la 2-an de marto 1897; mortis la 10-an de Majo 1967) estis esperantisto el Valencio. Antaŭ la dua mondmilito, aktive li kunlaboris dum la florantaj tagoj de la Grupo. Post la konflikto, li tute sin dediĉis al lernado de la rusa lingvo, kaj lia agado en la esperanta kampo malpliiĝis, sed neniam li forlasis la movadon.
Pedro Naranjo Terán, industriisto, (naskiĝis la 3an de aprilo 1887, mortis 1968), estis esperantisto ekde 1917 en Jerez de la Frontera. Li paroladis pri Esperanto en la estinta jereza Ateneo kaj en la Nacia Porblindula Organizaĵo. Dum la ekzistado de la «Revista del Ateneo», li verkis ĉiumonate artikuleton en Esperanto.
Rafael Palacios Herranz (naskiĝis 1913?; mortis la 4-a de aprilo 1984) estis esperantisto en Bilbao. Li estis diversfoje sekretario kaj estrarano de loka asocio.
Salvador PALOMARES (mortis 1937) iniciatinto de la Esperanto-movado en Tabernes de Valldigna (Valencio), li mortis kiel regula soldato en la fronto de Madrido en 1937.
Vicente Palomares (naskiĝis 1912?; mortis la 21-a de septembro 1949) estis hispana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Tabernes de Validigna.
Angel Pérez Saura (naskiĝis 1928?; mortis la 24-an de Februaro 1971) estis esperantisto en Valencio. Li estis sekretario Hispana Esperanto-Federacio kaj
redaktoro de Boletín. Li tradukis “Platero y yo” .
Vicent PERIS Sifres (naskiĝis en 1919) loĝis en Tavernes de la Valldigna[3] , zorgis pri la urba biblioteko kaj aktivis tie. Estas fama ĉar li kunkreis la surskribon farita sur monta ŝtono "Antaŭen esperantistoj" en 1933 sed ĝis 2017 ne estis malkovrita ke ĝi estis Esperanta surskribo.
Andrés San Pedro González (naskiĝis 1890(?), mortis la 13an de marto 1969) estis esperantisto en Bilbao. Li estis ano de Grupo Esperantista de Baracaldo.
Jozefo Serrano ( mortis 1937) estis hispana esperantisto, kunlaboranto de ĵurnalo Popola Fronto. Leŭtenanto de la Popola Armeo, li mortis en la aragona fronto, en batalo kontraŭ la faŝisma armeo dum Hispana Enlanda Milito.
Alfonso TUR THOMAS (naskiĝis en 1918, mortis la 2-an de januaro 2002 post longa malsano) estis delegito en Barcelono, vicprezidanto de Hispana Esperanto-Instituto, redaktoro de la revuo Eŭropa Unio kaj E-instruisto. Lia filo Alfons Tur estas denaska Esperanto-parolanto kaj multe aktivas en la kataluna esperanto-movado, interalie kiel estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio.
Clementina Tranque Iglesias (mortis la 31-an de julio 1984) estis esperantistino en Vallodilid. Ŝi partoprenis en la unua elementa kurso okazinta en Valladolid 1958. Ŝi apartenis al la estraro de «Fido kaj Espero» deĵorante en diversaj postenoj.
Jacinto Ureña Antón (naskiĝis 1914?; mortis la 28-an de septembro 2001) instruisto, estis esperantisto en Vailladolid ekde 1960. Li estis estrarano de loka grupo Fido kaj Espero en diversaj estrar-postenoj.
Alfredo Villa y Villa (mortis la 7-an de aprilo 1969) estis esperantisto en Gijón. Li estis ano de la Organiza Komitato de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto en 1955.