Şalom (hebrea: שָׁלוֹם, esperanto: Paco) estas turka-juda semajna gazeto. Ĝin fondis ĵurnalisto turka-juda Avram Leyon la 29-an de oktobro 1947 kaj ĝi estis la unua turka semajna gazeto en Interreto en 1995 turke kaj unua retejo en ladino. Ĝi enhavas informojn internaciajn, naciajn (Turkio), pri negocoj kaj aliaj aktualaĵoj.
Redakcio
Şalom estas sendependa Istanbulo-bazita ĵurnalo kun loka redakcio.
Ĝia ĉefredaktoro estas Yakup Barokas.
Aktuala pozicio kaj juĝoj
Ĝia eldonkvanto estas 5.000. Kiel sendependa semajna gazeto, Şalom estas agnoskita pro sia honesta, objektiva kaj ekvilibra informado pri aktualaĵoj.
Eksteraj ligiloj