Ĉikago[1] (angleChicago [ŝi-kA-goŭ]) — "La venta urbo", "La dua urbo", "La urbo de larĝaj ŝultroj" — estas la plej granda urbo en la ŝtato Ilinojso kaj la tria plej granda urbo en Usono. Loĝantoj — 2,9 milionoj, en la ĉikaga regiono (Ĉikagio) — 9,6 milionoj. Centro por teknologio kaj scienca esplorado, fabrikado kaj transporto. Centro ankaŭ por komerco en agrikulturaj akcioj. Ĝi estas etne tre diversa urbo: kvartaloj de baratanoj, ĉinoj, meksikanoj, portorikanoj, poloj kaj aliaj etnoj troviĝas en la urbo. Konataj manĝaĵoj: dika pico, pola (fum)kolbaso, rostkolbaso, kaj porkaĵo.
La nomo venis el usonindiana frazo kiu signifas "odoro de sovaĝa cepo".
Historio
Ĉikago estis la loko de Fortikaĵo Dearborn, kie indianoj masakris blankhaŭtulojn en la jaro 1812. La urbo korporaciiĝis en 1833. La urbo pro sia oportuna loko ĉe Rivero Ilinojso kaj suda pinto de lago Miĉigano rapide kreskiĝis kiel centro por translanda transporto. En 1871, granda fajro, kiun laŭlegende flamigis bovo, detruis la centron de la urbo. Ĝi estis rekonstruita kaj en 1893 la urbo triumfe okazigis la mond-foiron "Kolumbia Ekspozicio". Je 1900, Ĉikago estis la 6‑a plej granda urbo en la mondo. Faman "Planon de Ĉikago" verkis arkitekto Daniel Burnham en 1909. Kvankam la plano ne tute estis realigita, oni uzis principojn tie por inspiro, inkluzive de la diro: "Faru neniujn planojn malgrandajn. Ili ne havas magion por kirli la sangon de homoj." Dua mond-foiro okazis en 1933, nomata "Jarcento de Progreso", kiam Ĉikago estis 3‑a la plej granda urbo en la mondo.
Dum la alkohol-malpermeso en Usono, Ĉikago gajnis fifamon pro mafia agado kaj polica kontraŭagado. En la 1940‑aj, la Projekton Manhattan oni starigis en Universitato de Ĉikago, por esplori la eblecon de krei atoman bombon. Pli da nobelpremiitoj rilatas al tiu universitato ol iu ajn institucio. Dum la longa urbestreco de Richard J. Daley, Ĉikago fariĝis forta politika motoro por la Demokrata Partio tutlande. En 1968, la urbo gastigis la partian kongreson, dum kiu junuloj proteste tumultis kaj polico reagis perforte, kaj allogis fortajn kritikojn. Kiel multaj usonaj urbegoj, la urbo en malfrua 20‑a jarcento suferis pro problemoj ligataj al urba kadukiĝo, kaj la eliro de multaj loĝantoj al la pli verdaj antaŭurboj. La centro de la urbo ĉiam restis vigla ekonomia centro, speciale por agrikultura komerco. La Willis-Turo, konstruita en 1973, estis dum pli ol 25 jaroj la plej alta konstruaĵo en la mondo. En la 1990‑aj jaroj, la teamo Chicago Bulls kun Michael Jordan gajnis mondskalan famon en korbopilko. Samtempe la urbo spertis grandan kreskon kaj renovigon sub la estreco de Richard M. Daley.
Urbopartoj
La Metropolo Ĉikago (ankaŭ konata kiel Chicagoland) estas la metropola areo asociita kun geografiaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj ligoj al la grandurbo Ĉikago.
1.
Rogers Park
21.
Avondale
41.
Hyde Park
61.
New City
2.
West Ridge
22.
Logan Square
42.
Woodlawn
62.
West Elsdon
3.
Uptown
23.
Humboldt Park
43.
South Shore
63.
Gage Park
4.
Lincoln Square
24.
West Town
44.
Chatham
64.
Clearing
5.
North Center
25.
Austin
45.
Avalon Park
65.
West Lawn
6.
Lakeview
26.
West Garfield Park
46.
South Chicago
66.
Chicago Lawn
7.
Lincoln Park
27.
East Garfield Park
47.
Burnside
67.
West Englewood
8.
Near North Side
28.
Near West Side
48.
Calumet Heights
68.
Englewood
9.
Edison Park
29.
North Lawndale
49.
Roseland
69.
Greater Grand Crossing
10.
Norwood Park
30.
South Lawndale
50.
Pullman
70.
Ashburn
11.
Jefferson Park
31.
Lower West Side
51.
South Deering
71.
Auburn Gresham
12.
Forest Glen
32.
Chicago Loop
52.
East Side
72.
Beverly
13.
North Park
33.
Near South Side
53.
West Pullman
73.
Washington Heights
14.
Albany Park
34.
Armour Square
54.
Riverdale
74.
Mount Greenwood
15.
Portage Park
35.
Douglas
55.
Hegewisch
75.
Morgan Park
16.
Irving Park
36.
Oakland
56.
Garfield Ridge
76.
O'Hare
17.
Dunning
37.
Fuller Park
57.
Archer Heights
77.
Edgewater
18.
Montclare
38.
Grand Boulevard
58.
Brighton Park
19.
Belmont Cragin
39.
Kenwood
59.
McKinley Park
20.
Hermosa
40.
Washington Park
60.
Bridgeport
Arkitekturo
Por turistoj kaj aliaj, rondvojaĝo por vidi arkitekturon estas farenda. Ĉikaga Historio-Societo estas unu instanco kiu organizas tiajn rondvojaĝojn.
La unua nubskrapulo en la mondo situis en Ĉikago, nome la 42-metra Home Insurance Building, konstruita en 1885 ĉe Adams kaj LaSalle. La 11-etaĝa konstruaĵo ne plu staras, tamen ĝi estas unu el la notindaj konstruaĵoj en la riĉa arkitektura historio de Ĉikago. En 19‑a jarcento, la novklasika stilo floris en la postfajra rekonstruado. Multaj ekzemploj de la 1925-stilo (france: Art déco) troviĝas en la centro kaj laŭ la lago. Domoj kaj konstruaĵoj arkitektitaj de Frank Lloyd Wright troviĝas en Ĉikago kaj proksime, kiuj estas la pinto de la "preria" stilo.
Stilo ofte ligata al Ĉikago estas la ŝtala nubskrapulo, kies patro estas nederlandano Ludwig Mies van der Rohe (vidu liaj loĝ-domoj en Ĉikago, la apuda foto).
Sears Tower, John Hancock Center kaj multaj aliaj konstruaĵoj en ĉi tiu stilo troviĝas en la centro. (Sears Tower aŭ Willis-Turo – (angle, Willis Tower aŭ 233 S. Wacker Dr.) Ŝtal-vitra oficejturo en Ĉikago. Plej alta konstruaĵo en Nord‑Ameriko, tria plej granda en la mondo post la Petronas-Turoj en Kuala-Lumpuro, Malajzio. Altas 108 etaĝojn, 443 metrojn (ĝis tegmento), 520 metrojn (ĝis pinto de l' antenoj). Malfermis 1974, post 3-jara konstruado. Nomata pro la firmao kiu monhelpis ĝian konstruon kaj okupis ĝin ĝis la 1990‑aj, magazenaro Sears, Roebuck & Co (Sears-Turo)).
Ekzemploj de postmoderna arkitekturo inkluzivas la Jay Pritzker Pavilion en Millennium Park, ekstera aŭditorio kaj apuda serpenteca ponto, arkitektitaj de Frank Gehry.
Regado
Registara strukturo
La urba registaro de Ĉikago dividiĝas en plenuma kaj leĝofara branĉoj.
La urbestro de Ĉikago (Mayor of Chicago) estas la supera gvidanto de la plenuma povo (Chief executive)[2]. Li aŭ ŝi estas elektita por kvarjara periodo kaj aplikas ĉiujn urbajn leĝojn. Li aŭ ŝi devas kontroli ĉiujn urbajn servojn kaj organizaĵojn kaj la diversajn fakajn administraciojn. La urbestro gvidas kaj kontrolas la diversajn estrojn, kiujn li aŭ ŝi nomumas por la urbaj servoj, kaj disponas pri rajto je vetoo kontraŭ la urba konsilio. Li aŭ ŝi estas la plej potenca persono en la urba registaro. Ĉiuj urbestroj de Ĉikago post 1931 estas membroj de la Demokrata Partio[2].
La Urba Konsilio de Ĉikago (Chicago City Council) konsistas el 50 konsilianoj (alderman aŭ alderwoman), kiuj reprezentas la 50 elektajn distriktojn (wards) de la urbo,[3] kaj konsistigas la leĝofaran povon de la urba registaro[2]. Ĝi zorgas pri la funkciado de la urbaj servoj, voĉdone aprobas la urbajn leĝojn, kaj ĉiunovembre ankaŭ la jaran buĝeton[4]. La oficperiodo de konsiliano daŭras kvar jarojn[5].
La urbodomo de Ĉikago (Chicago City Hall) estas la oficiala sidejo de la urba registaro de Ĉikago (City of Chicago Government). Ĝi situas apud la konstruaĵoj Richard J. Daley Center kaj James R. Thompson Center. La urbodomo enhavas la oficejojn de la urbestro, la urba registristo (City Clerk), la urba kasisto (City Treasurer), kaj iuj urbaj servoj.
En 2020, la urba buĝeto totalis pli ol 11.6 miliardojn da dolaroj[2], el kiuj la ĉefaj elspezoj rilatis al la polico, la estingistaro, la prizorgado kaj renovigo de vojoj, ŝoseoj, kaj pontoj, kaj al la pago de ŝuldoj. Laŭ la urba departemento pri homaj resursoj (Chicago Department of Human Resources), ĉirkaŭ 36 mil homoj estas dungitaj de la urba registaro kaj laboras en ĝiaj diversaj administracioj kaj servoj[6]. Kiel multaj aliaj usonaj urboj, Ĉikago estas en danĝero de bankroto de la pensia sistemo. La pensioj de eksoficanoj ne ĉiam estas pagitaj[7].
3.11.1941: En la urboj estis malfermita por vizitantoj memorĉambro al Ignacy Jan Paderewski ĉe pola muzeo en Ameriko, kaj oni inaŭguris katedron de pola lingvo kaj historio de pola kulturo en universitato Loyola.
La Chicago Tribune estas grava ĉiutaga ĵurnalo kun sidejo en Ĉikago, posedata de la entrepreno Tribune Publishing. Fondita en 1847, kaj iam markita per mem-stilo kiel "World's Greatest Newspaper" (plej granda ĵurnalo el la mondo, laŭ kiu nomiĝas kaj la radio WGN kaj la televido WGN), ĝi daŭre estas la plej legata ĉiutaga ĵurnalo de la Ĉikaga metropola areo kaj en la regiono de la Grandaj Lagoj kaj estas nune la oka plej granda ĵurnalo de Usono laŭ cirkulado (kaj iĝis la dua plej granda sub la posedo de Tribune post la entrepreno de Chicago Tribune aĉetis la Los Angeles Times).
Sporto
La Ĉikaga maratono aŭ en angla Chicago Marathon, estas grava maratono okazanta ĉiujare en Ĉikago. Kun la Berlina, Bostona, Londona, Novjorka kaj Tokia maratonoj, ĝi estas unu el la ses Ĉefaj Mondaj Maratonoj[8]. Ĝi estas ankaŭ vetkuro de la ora serio de IAAF Gold Label. La Ĉikaga Maratono estas la kvara plej granda vetkuro laŭ nombro de finantoj tutmonde.[9]
Ĉikago estas ofte uzata por filmado. Eble la plej fama ekzemplo estas The Blues Brothers, filmo pri du fratoj kaj muzikistoj en kiu oni omaĝas la blusmuzikon de la urbo. Alia bone konata filmo de Ĉikago estas Ferris Beuller's Day Off, en kiu junulo kaj du geamikoj decidas ne ĉeesti lernejon unu tagon, kaj preferas petoli en muzejoj, sportejoj kaj restoracioj de la urbo. The Fugitive, The Untouchables, The Bob Newhart Show, High Fidelity kaj The Negotiator ĉiuj uzas Ĉikagon kiel scenejon. Ĉikago ankaŭ rolas kiel aliaj urboj, ekzemple en Spider-Man II, Ĉikago rolis kiel Novjorko.
Speciala registara ofico donas helpon al filmdirektoroj por aranĝi filmadon en la urbo.
Novjorko estas unu el la ĉefurboj de la mondo, kaj Losanĝeleso estas konstelacio de plastaĵo, Sanfrancisko estas damo, Bostono fariĝis urba renoviĝo, Filadelfio kaj Baltimoro kaj Vaŝingtono briletas kiel malklaraj diamantoj en la nebulaĉo de Orienta Megaurbo, kaj Novorleanso estas neremarkinda preter Franca Kvartalo. Detrojto estas unu-metia urbo, Picburgo perdis sian oran triangulon, Sankta Luiso fariĝis la ora arko de la korporacio, kaj la noktoj en Kansasurbo finiĝas frue. La foruzo de nafto faras el Hjustono kaj Dalaso nenion krom ŝaktabuloj por tia ludo. Sed Ĉikago estas granda Usona urbo. Eble ĝi estas la lasta el la grandaj Usonaj urboj.
↑artikolo Ĉikago en laPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua papera eldono de 1970, p. 159, kaj en la eldono de 2002, p. 211. Ĉirkaŭ la jaro 2000, nun ne plu, lokaj esperantistoj foje uzis alternativan esperantigon Ŝikago, kiu estas malĝusta.
Panoramo de Ĉikago dum la sun-subiro je februaro 2010 (flanke de Adler-Planetario) de la Shedd Aquarium ĝis Navy Pier, en la mezo de la panoramo la Willis-Turo.