Ŝi estis filino de soninĝeniero kaj tial ŝi estis en kontakto kun muziko ekde frua aĝo, kaj en infanaĝo kaj adolesko ŝi studis en la urba konservatorio kaj interesiĝis pri ĵazo, rok-muziko kaj fine pri elektronika muziko.
Post fini siajn superajn studojn pri nuntempa muziko, ŝi registris albumon sianome, kiu poste estos premiita en 2004 per la premio Victoire de la musique en la kategorio de elektronika albumo.
La Marŝo de la Imperiestro
Pro deziro orientigi sian duan albumon al vintra etoso, ŝi esploris sonojn rilatajn kun malvarmo: vitroj frapantaj froston, neĝo, polusaj ventoj. Dum tiu sonesploro por sia dua albumo, Émilie estis kontaktita de la komponisto Luc Jacquet kiu proponas al ŝi la komponadon de sonbendo por duon-dokumenta filmo La Marŝo de la Imperiestro, Émilie akceptis.
En 2006 tiu albumo ricevis la premion Victoire de la musique en la kategorio de originala muziko por filmo, kaj tiu verko ankaŭ estis nomumita samjare al premio César en la kategorio de plej bonkvalita originala komponaĵo por filmo.