Zoltán Horusitzky studis en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo inter 1918-1927, sed samtempe li akiris ŝtatsciencan diplomon en Reĝa Scienca Universitato Péter Pázmány. Liaj plej gravaj muzikinstruistoj estis Emánuel Hegyi, Zoltán Kodály kaj Arnold Székely. Post la diplomo li instruis en muziklernejo, inter 1937 - 1944 li ankaŭ redaktis muzikan revuon. Inter 1945–1949 li estis lernejestro, inter 1946 kaj 1968 li instruis ankaŭ en konservatorio kaj Muzikarta Altlernejo, poste li pensiuliĝis. Krom la instruado li komponadis, pli ofte dum la pensiulaj jaroj. Inter 1975–1978 li gvidis majstrokursojn kaj faris piankoncertojn en Tampere. Li ricevis premion en 1954.