Zoltán Király [kirAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Király Zoltán estas hungara agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).
Zoltán Király [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1925 en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, en Beĉej.
Zoltán Király apartenis al la hungara minoritato. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1944-1948, poste li eklaboris en diversaj institutoj. En 1964 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. En 1967 li doktoriĝis antaŭ MTA. Baldaŭe li estis direktoro de instituto pri plantaĵoj en Budapeŝto. Ekde 1993 li esploras, krome jam pli frue komencis instrui en 3 universitatoj. En universitato de Gödöllő li estis ankaŭ katedrestro ĝis la emeritiĝo. Li longe estis ĉefredaktoro de fakrevuo Acta Phytopathologica et Entomologica Hungarica. Li okupiĝas precipe pri malsanoj de la kreskaĵoj. Li ricevis 3 premiojn kaj oran medalon ekde 1972.