Zoltán Bőjtös

Zoltán Bőjtös
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de februaro 1916 (nun 1916-02-19)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Magyarpadé
Morto la 13-an de julio 1989
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo plant breeder (en) Traduki
agronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zoltán Bőjtös [bOjtoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bőjtös Zoltán, estis hungara agronomo, plibonigisto. Lia familia nomvarianto estis Böjtös.

Zoltán Bőjtös[1] naskiĝis la  19-an de februaro 1916 (nun 1916-02-19) en Magyarpadé (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Padej en Serbio), li mortis la 13-an de julio 1989 en Budapeŝto.

Biografio

Zoltán Bőjtös maturiĝis en luterana gimnazio en Sopron en 1934, poste li akiris agronomian diplomon en agronomia fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1940. Post la diplomo li praktikadis en tutlanda instituto (1940–1943), poste li estis asistanto, respektive lektoro (1945–1950) en instituto en Mosonmagyaróvár, pli poste li laboris en instituto en Martonvásár 1950–1969, fine en instituto en Kompolt (1969–1979), dum li gvidis la tutlandan esploradon pri la medikago (1974–1979). Intertempe li esploris en Usono helpe de stipendio (1966–1967) kaj li kandidatiĝis (CSc) en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis solan premion en 1964.

Elektitaj kontribuoj

  • Mentsük meg tiszántúli lucernafajtáinkat! (1951)
  • A lucernanemesítés időszerű kérdései. (1958)
  • Méhek hasznosítása a mezőgazdaságban. (kunaŭtoro, 1966)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!