- Tiu ĉi artikolo temas pri domaro inter Rejštejn kaj Horská Kvilda. Pri pereinta vilaĝo, nun katastra teritorio, inter Čachrov kaj Prášily temas artikolo Zhůří (Čachrov).
Zhůří (germane Haidl) estas domaro en Ĉeĥio, parto de urbo Rejštejn en distrikto Klatovy, kutime markata kiel "pereinta municipo". Ĝi troviĝas proksimume 6,5 km sudoriente de Rejštejn. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/169. Estas ĉi tie registritaj 3 adresoj. Vivas ĉi tie 0 loĝantoj (2011). En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis neniu loĝanto.
Zhůří situas en katastra teritorio Zhůří u Rejštejna kun areo 3,13 km² interne de Nacia parko Šumava.
Historio
Jam en la 14-a harcento kondukis tra tiu ĉi teritorio unu el branĉoj de Ora pado. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1720.
La 24-a de decembro 1937 super Zhůří kunpuŝiĝis kun deklivo de monto Huťská hora aviadilo Wibault 282-T de kompanio Air France de regula linio el Parizo tra Prago en Bukareŝton. Sur ferdeko de la aviadilo kun imatrikulacio F-AMYD estis du membroj de garnizono (kapitano František Lehký, 36 jaroj, la patro de du infanoj, flugite 7400 horojn; la franca radiisto Pierre Austruc, 24 jaroj, du jaroj de praktiko) kaj unu vojaĝanto – prokuroro JUDr. Karel Flanderka, kiuj ĉiuj pereis.
Sekve la municipo estis trafita en la jaro de 1946 pro forŝovo de ĉiuj loĝantoj, ĉar ili estis de germana nacieco, kaj en la jaro 1952 ĝi estis prenita de soldataro, kio definitive kontribuis al ĝia plena elloĝigo de la civila loĝantaro. Male estis konstruita kazerno, du sovetaj radaraj stacioj kaj helikoptera bazo, ĉio forlasita en la jaro 1990. El fondusoj de Eŭropa Unio la kazerno estis en la jaro 2009 detruita. La kostoj pro la malkonstruo atingis 11 865 386 Kč, dum kio 90 % kostoj pagis dotaĵoj de Eŭropa Unio, la reston pagis la ŝtato.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 190 |
---|
1880 | 176 |
---|
1890 | 153 |
---|
1900 | 168 |
---|
1910 | 139 |
---|
1921 | 128 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 113 |
---|
1950 | 41 |
---|
1961 | 24 |
---|
1970 | 14 |
---|
1980 | 16 |
---|
1991 | 0 |
---|
Memorindaĵoj
- Monumento al viktimoj de aviadila malfeliĉo sur altaĵo de monto Huťská hora super Zhůří
Pluaj fotoj
Eksteraj ligiloj
- Zhůří sur retpaĝo Zaniklé obce
Partoj de urbo Rejštejn (9) |
---|
|
|