Malý Kozí Hřbet (germane Klein Ziegenruk) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Rejštejn en distrikto Klatovy. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sudoriente de Rejštejn. Ĝi situas sur nordokcidenta deklivo de monto Huťská hora, en supermara alteco 850 m. Estas ĉi tie registritaj 7 adresoj. Vivas ĉi tie 1 loĝantoj (2021). En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis neniu loĝanto.
Malý Kozí Hřbet situas en katastra teritorio Kozí Hřbet kun areo 5,68 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1459. Ĝi estiĝis kiel paspaga domaro sur kašperk-hora branĉo de Ora pado, kiun en la jaro 1356 lasis konstrui imperiestro Karolo la 4-a. Post husanaj militoj renovigis la komercan padon en la jaro 1458 Zdeněk ze Šternberka kaj ĝuste ĝis Kozí Hřbety li lasis translokigi doganejon, kiu estis devene en Horská Kvilda. En Kozí Hřbety oni pagis por unu ĉevalo doganon 3 fenikojn.[1]
Post la jaro 1706, kiam estis malpermesita importo de bavaria salo en Bohemion, la signifo de la komerca pado el Kašperské Hory ĝis Bavario falis.[2] En la jaro 1910 ĉi tie en 26 domoj vivis 181 loĝantoj – de pola kaj germana naciecoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 148 |
---|
1880 | 141 |
---|
1890 | 191 |
---|
1900 | 179 |
---|
1910 | 181 |
---|
1921 | 175 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 195 |
---|
1950 | 56 |
---|
1961 | 44 |
---|
1970 | 0 |
---|
1980 | 0 |
---|
1991 | 0 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 |
---|
2011 | 0 |
---|
2021 | 1 |
---|
Pluaj fotoj
Referencoj
- ↑ Andreska, Jiří. (1994) Šumavské solné stezky. Praha: Kentaur, p. 37–40. ISBN 80-85285-55-X.
- ↑ Kubů, František. (2003) “Šumavské stezky a jejich ochrana”, Šumava - příroda, historie, život. Praha: Baset, p. 673–682. ISBN 80-7340-021-9.
Partoj de urbo Rejštejn (9) |
---|
|
|