Yves Klein

Yves Klein
Persona informo
Yves Klein
Naskiĝo 28-an de aprilo 1928 (1928-04-28)
en Nico
Morto 6-an de junio 1962 (1962-06-06) (34-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo La Colle-sur-Loup Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycée Masséna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Yves Klein
Familio
Patro Fred Klein (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marie Raymond (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Rotraut (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Yves Amu Klein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
konceptartisto
dizajnisto de juveloj
komponisto
vidartisto
ludartisto
ĵudisto
desegnisto
skulptisto
fotisto
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado, juvelarto kaj jewelry design (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yves KLEIN (naskiĝis la 28-an de aprilo 1928 en Nico, mortis la 6-an de junio 1962 en Parizo) estas franca artisto kaj estas konsiderita kiel grava persono dum la periodo de nova dadaismo post la dua mondmilito.

Ĉampiono de ĵudo, filo de familio de pentristoj, li estas fama franca pentristo en la tuta mondo por sia tute blua pentraĵo. Ĝi skandalis sed ankaŭ estis revolucio.

Biografio

Infaneco

Klein naskiĝis en la geava hejmo, strato Verdi[1], en Nico, en la franca departemento Alpes-Maritimes. Liaj gepatroj, Fred Klein, holanda el Indonezio, kaj Marie Raymond[2], ambaŭ estis pentristoj.

Yves Klein sekvis siajn gepatrojn en iliaj diversaj hejmoj. La familio vivis en Parizo sed ĉiusomere ĝi restadis en Cagnes-sur-Mer kie loĝis Rose Raymond, la fratino de Marie Raymond. Senhalte ĉirkaŭita, helpita de sia onklino, Yves laŭdis sin per granda korinklino. Ekde la somero de 1939 ĝis 1943, la familio loĝis en Cagnes-sur-Mer, tiam neokupita zono.

Li ne elektis tuj artistan karieron. Ekde 1942 ĝis 1946, Klein studis en la franca lernejo pri komerca ŝiparo École Nationale de la Marine Marchande kaj en la franca lernejo pri orientaj lingvoj École Nationale des Langues Orientales.

Ekde 1947, li interesiĝis pri ĵudo kaj ekpraktikis ĝin en la klubo de la polico de Nico. Tiam dum la lernado de ĵudo, li amikiĝis kun Arman Fernandez kaj Claude Pascal kaj komencis pentri. Kunigitaj de la sama emo por la korpa ekzercado, li deziregas la aventuron de la vojaĝo, de la kreado, de la sprito.

En 1947, li komponis lian unuan unutonan simfonion, muzikan komponaĵon kun unu tona, sekvata de longa silento, kiu estas la sona samideo de la unukoloraĵo pentre. Je la sama jaro, li malkovris la mistikan skolon de Rozkruco, kiun li studis dum kvar-kvin jaroj. La instruado de la esotera rozkruca ordeno, al kiu li aliĝis, kaj la lego de Gaston Bachelard formis la bazojn de lia penso kiu estis la fonto de liaj verkoj. La unukoloraĵoj, kiun li pentris, ekdevenas por li kultaj objektoj. Liaj unuaj pentraj provoj sur pentrita kartono datiĝas je 1948.

Vojaĝoj

Depost 1948 ĝis 1952, li vojaĝis tra Italio, Britio, Hispanio kaj Japanio.

Dum la somero de 1948, li vizitis Italion (Ĝenevo, Portofino, Pizo, Romo, Capri, Napolo, ktp). En novembro de 1948, li foriras dum dek unu monatoj por la milita servado en Germanio.

Je la fino de 1949, Claude Pascal kaj Yves Klein instaliĝis provizore en Londono kie ili daŭris iliajn ĵudajn agadojn. Yves trovis dungon ĉe la enframigisto Robert Savage, kiu pretigis la ekspozicion de Fred Klein en Londono en 1946. Je tiu epoko, Yves kreis kelkajn unukoloraĵojn sur papero kaj sur kartono uzante paŝtelon kaj gouache. La restado ĉe Savage estis por li instruado pri rigoro. Yves praktikis la origon per orajn foliojn. Inspiriĝante el ĉielo, en 1949 li volis pentri senfinan koloro-spacon: la « mondo de la pura koloro ».

La 4-an de aprilo 1950, Yves Klein kaj Claude Pascal forlasis Londonon por iri Irlanden kie ili instaliĝis ĝis la fino de aŭgusto, en la ĉevala klubo Jockey Hall. Klein skribis siajn agadojn kaj pensadojn pri pentraĵo en taglibro.

La 3-an de februaro 1951, Yves Klein eniras Hispanion, en Madrido por studi la hispanan. Unue, Claude Pascal kaj Yves volis vojaĝi ĉirkaŭ la mondo sed sanaj problemoj antaŭhaltigis la starton de Pascal. En Hispanio, aliĝita en ĵuda klubo, Klein anstataŭis instruiston kaj ekde tiu momento li plenumis tiun rolon ofte. Li konatiĝis ege je la direktoro de la lernejo Fernando Franco de Sarabia, kies la patro estas eldonentrepreno.

la 23-an de septembro 1952, danke al la helpo de lia onklino, li alvenis en Jokohamo. Iom da tempo poste, li instaliĝis en Tokio kaj la 9-an de oktobro li aliĝis en la instituto Kodokan, la plej prestiĝa instruejo de ĵudo. Li pliboniĝis en Japanio kiel li fariĝis nigrotaliulo kun kvara dan, graduso neniam atingita de francoj en tiu epoko. Li vivis en Japanio dum dek kvin monatoj, partigante sia tempo inter la instituto kaj la instruado de la franca kiun li faris por usonaj kaj japanaj studentoj. Dum tiu restado, li pretigis libron pri ĵudo por alporti en Eŭropo la spiriton kaj la teknikon de la japanaj Kata. Dum la jaro 1953, Yves nuligis sian aliĝo al la rozkruca asocio de Oceanside. En novembro de 1954, li publikigis sian libron La Fundamentoj de Ĵudo (Les Fondements du Judo) ĉe la elsendejo Grasset.

Reveno en Francio

En 1955, Klein instaliĝis en Parizo.

Li esperis direkti la francan federacion de ĵudo sed li malsukcesis esti kredebla en la ĵuda profesio. Je sia reiro el Japanio, en septembro de 1955, li malfermas en la 104-a de la strato boulevard de Clichy lernejon de ĵudo. Li ornamis tiun ĉambron per unukoloraĵojn. Li devis fermi ĝin lan sekvan jaron pro financaj kialoj.

Lia renkontiĝo kun Pierre Restany dum liaj unuaj ekspozicioj permesis lin pliigi lian artistan karieron. Efektive, ekde 1955, pli precize la 15-an de oktobro 1955, li faris unusolan spektaklon en la fraŭla klubo (Club des Solitaires) en Parizo kaj tie li ekspozicias kelkajn unukoloraĵojn laŭ diversaj koloroj (oranĝkolore, verde, ruĝe, flave, blue, rozkolore) titolitajn « Yves, peintures ». Por eviti iujn ajn personaĵon kaj skribon de desegnoj, tabeloj estas pentritaj per rulo.

Liaj unukoloraj pentraĵoj estis montritaj en la galerio Galerie Colette Allendy en Parizo en 1956 inter la 21-a de februaro kaj la 7-a de marto kaj poste en la galerio Galerie Iris Clert, 20-kvadrmetra galerio en la 3-a de la strato rue des Beaux-Arts.

Ĉirkaŭ 1956, li elpensis lian faman formulon de la hela mara bluo kiun li nomis IKB, « International Klein Blue ». Liajn unuajn IKB-unukoloraĵojn li ekspoziciis en 1957. Tiuj verkoj ekis lian bluan epokon. Por kontrakto kun la germana operejo de Gelsenkirchen, li laboris unufoje en 1957-1958 kun spongoj tinkturitaj de bluo por liaj muraj pentraĵoj. Li faris ses grandegajn verkojn por tiu operejo. Poste li kreis spongajn reliefojn kaj spongajn skulptojn.

En majo de 1957, Yves Klein famigas la ekon de la « blua epoko » per ĵetado de 1001 pilkoj, je la vespero de la privata vidigo de duopa ekspozicio en Parizo. Tiu agado, kiun Klein nomigos pli poste « aerostatika skulptaĵo », ripetiĝos 50 jaroj poste sur la placo de Centro Georges Pompidou, okaze de la fermo de la ekspozicio kiun la muzeo dediĉis pri li.

aerostatika skulptaĵo (2007)

En Nico, dum la somero, Klein renkontis Rotraut Uecker, junan germanan artistinon kiu fariĝos lia helpantino kaj poste lia edzino.

En 1958, li pentris blanke la murojn de la pariza galerio Iris Clert kaj lumigis ilin per blueta lumo por la « ekspozicio de la malpleno ». Li petis permeson por lumigi la obeliskon sur la Placo de la Konkordo. Bedaŭrinde tio estis rifuzita lastmomente. La celo estis montri ke arto troviĝas ekstere! Li hejmigis la 14-an de la straton Campagne-Première.

La « homkorpomezuroj » (franclingve « Anthropométries »), spuroj de korpoj de nudaj virinoj tegitaj de bluo sur blankaj toloj aperis en 1960. Nombraj « Anthropométries » estis filmitaj kiel veraj eventoj, ili estis videblaj en kelkaj muzeoj (Centro Georges Pompidou interalie).

En 1960, la formulon de lia bluo patentis li kun la nomo de IKB.

Li partoprenis en la kreo de la artista grupo de nova realismo kun Pierre Restany kaj la konstitucio deklaracio de nova realismo (« Déclaration constitutive du Nouveau Réalisme ») estis subskribita la 27-an de oktobro 1960. Tiun deklaracion subskribis multe da konatuloj, interalie Arman Fernandez, François Dufrêne, Raymond Hains, Martial Raysse, Daniel Spoerri, Jean Tinguely, Jacques Villeglé. César, Mimmo Rotella, Niki de Saint Phalle kaj Gérard Deschamps aliĝas al la movado en 1961, Christo en 1963.

La 21-an de januaro 1962, Yves Klein edzinigas Rotraut Uecker en la preĝejo Sankta-Nikolao el Kampoj en Parizo.[3] Klein ekas muldojn de siaj amikoj Arman, Raysse kaj Pascal. En 1962, li iris en Cannes por vidi filmon pri liaj verkoj dum la festivalo. Sed la reĝisoro, kiu ne komprenis lian demarŝon, enscenigis lian verkon groteske. Mokita dum li atendis apoteozon, li malbonfartis elirante el la ĉambro.

Klein mortis en sia hejmo, 14-a, strato Campagne-Première en Parizo, pro miokardia infarkto la 6-an de junio 1962 je la 18-a horo, 34-jaraĝa, iom da tempo antaŭ la nasko de lia filo Arkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine.

Ekspozicioj

  • 1950: Klein ekspozicias siajn unukoloraĵojn por la unua fojo en Londono.
  • 1954: li ekspozicias en Madrido.
  • 1955: Yves, Peintures estis lia unua ekspozicio en Francio en la Klubo de la fraŭloj en Parizo kun pluraj unukoloraĵoj.
  • 1956: li aranĝas la ekspozicion Yves, propositions monochromes en la Galerio Colette Allendy de Parizo. En la Galerio Apollinaire de Milano, de la 2-a ĝis la 12-a de januaro Yves Klein prezentas unukoloraĵojn nur bluajn en ekspozicio titolita Propositions monochromes de l’époque bleueProposte monocrome, epoca blu. La saman jaron, je la 14-a de majo 1956, la artisto partoprenas en la grupa ekspozicio Micro Salon d’Avril en la Galerio de Iris Clert en Parizo, kaj ekspozicias ankaŭ en la Galerio Schmela en Düsseldorf kaj en la Galerio One en Londono.
  • Printempo de 1957 : li ekspozicias samtempe en la Galerio Iris Clert kaj en la Galerio Colette Allendy.
  • 8-a de aprilo 1958: li verkas pri la temo de la vakuo en la Galerio Iris Clert per la ekspozicio La spécialisation de la sensibilité à l’état matière première en sensibilité picturale stabilisée, sed pli konata sub la nomo de Exposition du vide kie li prezentas fakte malplenan galerion. Ĉiam la saman jaron kaj en la sama galerio, la 17-an de novembro 1958, Klein kreas la ekspozicion Vitesse pure et stabilité monochrome.
  • 1959: alia ekspozicio okazas en la galerio Iris Clert. Li ekspozicias sian verkon por internacia arta evento Biennale de Paris.
  • 8-a de novembro 1994 - 8-a de januaro 1994: du grandaj pri-karieraj ekspozicioj de Yves Klein estas organizataj en la muzeoj Ludwig de Kolonjo kaj Haus Lange en Krefeld.
  • 5-a de oktobro 2006 - 5-a de februaro 2007: Centro Georges Pompidou gastigas la ekspozicion Yves Klein, corps, couleur, immatériel Arkivigite je 2008-12-06 per la retarkivo Wayback Machine.

Verkoj

...(kompletenda listo)...

  • Monochrome vert (M77), 1957
  • Anthropométrie de l’époque bleue (ANT 82), 1960
  • La Grande Anthropométrie bleue (ANT 105), ca. 1960
  • Anthropométrie sans titre (ANT 148), 1960
  • Anthropométrie sans titre (ANT 63), 1960
  • Anthropométrie suaire sans titre (ANT SU 4), 1960
  • Anthropométrie sans titre (ANT 8), ca. 1960
  • Anthropométrie sans titre (ANT 101), 1960
  • Monochrome bleu (IKB 3), 1960
  • Monique (ANT 57), ca. 1960
  • Ci-gît l’espace (RP 3), 1960
  • Symphonie Monotone, 1960
  • Peinture feu sans titre (F 74), 1961
  • « L’Arbre », grande éponge bleue, 1962
  • Vente session d'une zone de sensibilité picturale immatérielle, 1962
  • IKB 191, 1962

Unukoloraj verkoj

Multe da liaj fruaj pentraĵoj estis unukoloraj kaj diverskolore. En la fino de la 1950-aj jaroj, la unukolora verkok estis preskaŭ nur per malhela bluo kion li patentis kiel International Klein Blue (Internacia Bluo de Klein) (IKB, =PB29, =CI 77007), tamen la koloro neniam estis produktita komerce.

Tiom ol en kutimaj pentraĵoj, en nombraj verkoj, Klein uzis nudajn pozistinojn kovritajn de pentra bluo trenintajn tra aŭ metitajn sur kanvaso por krei la bildon, la pozistinoj estas kiel vivantaj brosoj. Tiun specion de verko li nomis Anthropométrie. Aliaj pentraĵoj laŭ tiu metodo de produktado enhavas memorojn de pluvo kiujn Klein faris ĉirkaŭstirante sub la pluvo je 130 kilometroj po horo kun kanvaso ligitaj sur la tegmento de lia aŭtomobilo, kaj kanvasoj kun desino de fulgo kreita brulante la kanvason per gazbruliloj.

Klein kaj Arman estis amikoj kaj senfine unu kun la alia por krei, ambaŭ en la artista movo Nouveaux Réalistes. Ambaŭ el Nico, ili laboris kune ekde pluraj dekjaroj kaj Arman jam nomis unu el liajn filon laŭ la nomo de Yves Klein. Kelkatempe, la kreo de tiuj pentraĵoj estis montrita.

Evento en 1960, ekzemple, spektante la pozistinojn laborantajn dum instrumentistoj muzikis la simfonion de Klein (La Unutona Simfonio 1949), kiu estas nur konstanta tono.[1] Arkivigite je 2001-02-21 per la retarkivo Wayback Machine[2]

Indiferentaj verkoj

Pri alia agado kiu famiĝis kiel verko de Yves Klein, li donis kaj provis vendi malplenajn spacojn en la urbo kontraŭ oro. Li volis ke liaj aĉetantoj spertis la malplenon aĉetante malplenan spacon. Por kompensi la "naturan ordon" kiun li malekvilibrigis komercante malplenan spacon, kiu poste ne plu estis "malplena", Klein forĵetis la oron en la rivero Sejno.

Aeraj verkoj

Klein estis ankaŭ fama kiel fotisto, Saut dans le vide (Salto malplenen) [3] , kiu vidigis lin saltante ekde muro, kun armoj elstreĉitaj, al la trotuaro. Klein uzis la foton kiel indico de lian ofte menciitaj senhelpe lunan vojaĝadon. Efektive, "Saut dans le vide" estis eldonita kiel parto de pamfleto fare de Klein (la "artisto kosma") kondamnanta Nasa-ajn proprajn lunajn ekspediciojn kiel orgojlo kaj senprudenteco. La laboro de Klein temis pri la koncepto influita de Zen kiun li provis difini kiel la Malpleno. Ma Malpleno de Klein estas stato simila al Nirvana kiu estis malpleno de mondaj influoj ; neŭtrala zono kie oni estas inspirita por atenti iujn proprajn sentemojn, kaj "realaĵo" kontraste kun "reprezentado".

Citaĵoj

  • La koloro estas pura energio.
  • Miaj tabeloj nur estas la cindroj de mia arto.
  • Vivu la indiferenta!
  • La pentristo nur devas krei unu majstraĵon, per si mem, konstante.

Bibliografio

  • Jacques Bouzerand : "Yves Klein, au delà du bleu" . 2006, elsendejo A Propos/Michalon, Garches / Paris
  • Nicolas Charlet : "Yves Klein", 2000, Elsendejo Adam Biro, Paris.
  • Nicolas Charlet : "Yves Klein sculpteur", 2000, Elsendejo de l'Amateur, Paris.
  • Nicolas Charlet : "Les écrits d'Yves Klein", tezo pri historio de arto direktita de Mme Françoise Levaillant, 2002, Paris 1.
  • Nicolas Charlet : Yves Klein, pentrmaŝino Elsendejo Complicités, 2004, Paris.
  • Terhi Génévrier-Tausti : "L'envol d'Yves Klein, l'origine d'une légende", 2006, Aréa-Revue
  • Florence Jaillet : "La réception d'Yves Klein par la critique et les collectionneurs entre 1955 et 1962", Maîtrise Histoire de l'art, 2000, Lyon 2.
  • Annette Kahn : " Yves Klein, Le maître du bleu ". 2000, elsendejo Stock.
  • Yves Klein : "Yves Peintures", 1954, nova elsendo 2006, Elsendejo Dilecta, Paris (kun postskribo de Denys Riout).
  • Yves Klein : "Les Fondements du Judo", 1954, nova elsendo 2006, Elsendejo Dilecta, Paris (antaŭskribo de Jean-Luc Rougé, enkonduko de Daniel Moquay kaj Pierre Cornette de Saint-Cyr).
  • Yves Klein : "Vers l'immatériel", 2006, Elsendejo Dilecta, Paris (enkonduko de Denys Riout). Enhavas "Le Dépassement de la problématique de l'art", "La Conférence à la Sorbonne" (dulingva teksto) kaj KD pri la konferenco de Yves Klein en 1959.
  • Catherine Millet : "Yves Klein", 1983, Art Press Flammarion, Paris.
  • Pierre Restany : "Yves Klein : le feu au cœur du vide", 1990, La Différence.

Ekspoziciaj katalogoj

Filatelo

Omaĝe de Klein, poŝtmarko reproduktante unu el liajn verkoj, Anthropométrie de l'époque bleue, estis eldonita de la franca poŝto en 1989 (valoro de 5 FF).

Galerio

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. http://www.yvesklein.org/
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2007-04-02 .
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 1999-04-21. Alirita 2007-02-01 .

Eksteraj ligiloj

Pri liaj artistaj gepatroj :

Pri lia edzino Rotraut :

Read other articles:

NanuLahirNanu Moeljono(1952-11-16)16 November 1952Jakarta, IndonesiaMeninggal22 Maret 1983(1983-03-22) (umur 30)Jakarta, IndonesiaSebab meninggalGagal ginjalTempat pemakamanTaman Pemakaman Umum Tanah Kusir, Kebayoran Lama, Jakarta SelatanKebangsaanIndonesiaAlmamaterUniversitas IndonesiaPekerjaanAktorPelawakTahun aktif1973–1983Dikenal atasAnggota Warkop DKI Drs. Nanu Moeljono (EYD: Nanu Mulyono, 16 November 1952 – 22 Maret 1983)[1] adalah aktor dan pela...

 

Сосейяп. 素性 Народився 816Помер 910Країна ЯпоніяДіяльність поет, письменникЗнання мов японськаКонфесія буддизмБатько Хенджьо  Медіафайли у Вікісховищі В іншому мовному розділі є повніша стаття 素性(яп.). Ви можете допомогти, розширивши поточну статтю за допомогою пер...

 

Anuncio de perdigones para cigarros explosivos de la edición de 1917 de Popular Mechanics[1]​ Un cigarro explosivo es una variedad de cigarro que explota poco después de ser encendido. Tales cigarros son empacados normalmente con una mínima carga química explosiva cerca del extremo de encendido o con un dispositivo no químico que rasga el cigarro cuando se expone al calor. El propósito buscado con los cigarros explosivos es el de ser una broma hostil, más que el causar un daño f...

Period in the history of the United States, 1981–1991 This article is about a periodization of recent American history. For the presidency, see Presidency of Ronald Reagan. For the song by Kendrick Lamar, see Ronald Reagan Era (Kendrick Lamar song). This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article's lead section may be too long. Please read the length guidelines and help mov...

 

Former football stadium in Highbury, North London, England For Arsenal's current stadium, see Emirates Stadium. Highbury Stadium redirects here. For the stadium in Fleetwood, see Highbury Stadium (Fleetwood). Arsenal StadiumHighbury – the Home of Football[1][2]The North Bank stand of the stadium in 2005, a year prior to demolitionFull nameArsenal Stadium, Highbury StadiumLocationHighbury, London, EnglandCoordinates51°33′28″N 0°6′10″W / 51.55778°N 0...

 

Toll road in Indonesia Terbanggi Besar–Pematang Panggang–Kayu Agung Toll RoadLambu Kibang interchange at Terpeka Toll RoadRoute informationPart of AH25 Maintained by PT Hutama Karya (Persero)Length100 km (62 mi)Existed2019–presentMajor junctionsSouth endTerbanggi BesarMajor intersections Bakauheni-Terbanggi Besar Toll Road Pematang Panggang–Kayuagung Toll Road North endPematang Panggang LocationCountryIndonesiaProvincesLampungMajor citiesCentral Lampung Regenc...

Libertarian perspective on abortion This article is part of a series onLibertarianismin the United States Schools Agorism Anarcho-capitalism Austro Autarchism Bleeding-heart Christian Consequentialist Feminist Fusionism Geo Green Left-wing market anarchism Minarchism Natural-rights Neo Paleo Panarchism Paternalist Propertarianism Techno Transhumanist Voluntaryism Principles Anti-imperialism Civil libertarianism Constitutionalism Counter-economics Decentralization Departurism Economic freedom ...

 

Artikel ini memerlukan pemutakhiran informasi. Harap perbarui artikel dengan menambahkan informasi terbaru yang tersedia. Pemandangan Kota Malang di malam hari dari kejauhan. Berikut ini adalah daftar bangunan tertinggi di Malang Raya. Jajaran gedung di Universitas Brawijaya, juga nampak Apartemen Soekarno Hatta di kejauhan Bangunan tertinggi Begawan Apartment Malang, terlihat dari daerah Tunggulwulung Menurut tinggi Berikut ini adalah bangunan tertinggi di Kota Malang menurut tinggi bangunan...

 

十日市場駅 南口(2021年5月) とおかいちば Tōkaichiba ◄JH 19 中山 (2.4 km) (2.0 km) 長津田 JH 21► 所在地 横浜市緑区十日市場町北緯35度31分34.5秒 東経139度31分0秒 / 北緯35.526250度 東経139.51667度 / 35.526250; 139.51667座標: 北緯35度31分34.5秒 東経139度31分0秒 / 北緯35.526250度 東経139.51667度 / 35.526250; 139.51667駅番号 JH20所属事業者 東日本...

American actor, writer, and comedian Chris PowellPowell in 2017 on The 85 South Comedy ShowBornChristopher PowellDetroit, MichiganOther namesComedian CPAlma materMichigan State UniversityOccupation(s)Actor, comedianYears active2010—presentKnown forDetroiters, Love Life Christopher Powell, also known as Comedian CP, is an American actor, writer, and comedian. He appeared on Empire, Detroiters, All Def Comedy, and season two of HBO Max's Love Life. Life and career Powell w...

 

American journalist Randall LaneSpeaking at the 2021 World Economic ForumBorn1968 (age 54–55)Occupation(s)Chief Content Officer and Editor-in-chief, ForbesNotable credit(s)Forbes, P.O.V. (magazine), Trader Monthly, Dealmaker, Daily BeastChildren2 Randall Lane (born 1968) is an American journalist and author who currently serves as the chief content officer[1][2] and editor-in-chief of Forbes magazine.[3][4][5] In 2011, Lane created the Forbes...

 

在Windows Vista上使用Win32控制台窗口的Windows PowerShell。 GNU Midnight Commander在Win32控制台中使用方框绘制字符。 Win32控制台(英語:Win32 console)是Windows API系统内运行控制台应用程序的文本用户界面(英语:Text user interface)的实现。每个Win32控制台有一个屏幕缓冲区和一个输入缓冲区,并可在視窗或文本模式的屏幕下使用,使用Alt+Enter键可在两者间切换。 Win32控制台通常用于不需...

CuekSingel oleh Rizky FebianDirilis7 Agustus 2020 (2020-08-07)GenrePop[1]Durasi4:01LabelRFAS MusicPenciptaRizky FebianProduserAjier EffendyKronologi singel Rizky Febian Melawan Demi Dunia (2020) Cuek (2020) Mantra Cinta (2020) Video musikCuek di YouTube Cuek adalah sebuah lagu oleh penyanyi Indonesia Rizky Febian. Lagu ini dirilis pada 7 Agustus 2020[2] dan merupakan bagian pertama dari trilogi #GarisCinta buatan Rizky bersama dengan Mantra Cinta dan Makna Cinta.[3 ...

 

Olimpia Satu MareDatos generalesNombre Fotbal Club Olimpia Satu MareApodo(s) Galben-Albaștrii(Auri-Azules)OliFundación 1921Refundación 2010Propietario(s) Municipalidad de Satu Mare Consejo Municipal de Satu MarePresidente Zoltan PatakiDirector deportivo Daniel PascaEntrenador Bogdan AndoneInstalacionesEstadio OlimpiaCapacidad 18,000Ubicación Satu Mare, Rumania Titular Alternativo Tercero Última temporadaLiga Liga II - Grupo 2(2015–16) 9º Página web oficial[editar datos en Wikida...

 

КоммунаМешер-сюр-ЖирондMeschers-sur-Gironde Герб 45°34′00″ с. ш. 0°57′00″ з. д.HGЯO Страна  Франция Регион Пуату — Шаранта Департамент Шаранта Приморская Кантон Коз История и география Площадь 15,98 км²[1] Часовой пояс UTC+1:00, летом UTC+2:00 Население Население 2814 человек...

Illustration by John Lockwood Kipling (Rudyard's father) Toomai of the Elephants is a short story by Rudyard Kipling about a young elephant-handler. It was first published in the December 1893 issue of St. Nicholas magazine and reprinted in the collection of Kipling short stories, The Jungle Book (1894).[1] The character Petersen Sahib is thought to be modelled on India-born English naturalist George P. Sanderson (1848–1892).[2] The story was filmed in 1937 as Elephant Boy d...

 

Gibraltar Artikel ini adalah bagian dari seri: Politik dan KetatanegaraanGibraltar Pemerintah Kedaulatan Ratu Elizabeth II Mahkota Gubernur Sir Adrian Johns Ketua Menteri Fabian Picardo Parlemen Juru Bicara Haresh K. Budhrani Hukum Hukum Gibraltar Sistem pengadilan Konstitusi Gibraltar Konstitusi 1969 Konstitusi 2006 Pemilihan umum Pemilihan umum Partai politik Politikus Pemilihan umum terkini Lainnya Status sengketa Gibraltar Referendum kedaulatan 1967 Referendum kedaulatan 2002 Status sengk...

 

Naisten Vaahterahliiga 2011Naisten Vaahterahliiga Competizione Campionato finlandese di football americano Sport Football americano Edizione 14ª Organizzatore SAJL Luogo  Finlandia Partecipanti 7 Formula Girone e playoff Sede finale Velodromo di Helsinki, Helsinki Sito web http://www.sajl.org/selaus/otteluohjelma.php?sarja=6&kausi=2011 Risultati Vincitore  Helsinki Roosters(4º titolo) Secondo  Helsinki Lady Demons Semi-finalisti  Nokia Ghosthunters,  Oulu Northe...

2020 single by the Kid Laroi Without YouMiley Cyrus remix coverSingle by the Kid Laroi (solo or with Miley Cyrus)from the album F*ck Love (Savage) Released16 December 2020 (2020-12-16)Genre Emo rap folk-pop Length2:41Label Grade A Columbia Songwriter(s) Charlton Howard Blake Slatkin Omer Fedi Billy Walsh Producer(s) Blake Slatkin Omer Fedi The Kid Laroi singles chronology Reminds Me of You (2020) Without You (2020) Stay (2021) Miley Cyrus singles chronology Angels like ...

 

Cet article est une ébauche concernant une femme de lettres française. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Pour les articles homonymes, voir Char. Marie-Claude CharMarie-Claude Char en 2014.BiographieNom de naissance Marie-Claude Andrée BilletNationalité FrançaiseActivité ÉditriceConjoint René CharAutres informationsMembre de Association des amis de la Bibliothèque nationale de France (d)Dist...

 

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!