Ekde 1922 li laboris kiel ĉefdirigento de la Berlinaj Filharmonianoj kaj direktis krome ĝis 1928 la Gewandhausorchester en Lepsiko. En 1931 li tenis la ĝeneraldirektadon de la Richard-Wagner-Festivalo en Bayreuth. En 1933 li krome fariĝis estro de la Berlina Ŝtata Opero, dum kiam li samtempe ankaŭ gastis ĉe la Germana Opero Berlin-Charlottenburg.
Furtwängler en la Tria Regno
La nazioj dorlotis Furtwängler pro lia tutmonda reputacio kiel kultura elmontrendulo. Li mem sin rigardis kiel nepolitika artisto. Fakte li komplezis en 1933 la novajn potenculojn en tio, ke li konsentis esti nomita vicprezidento de la Regna Muzik-Ĉambro, subordigita al la ministrejo por popolklerigo kaj propagando de Goebbels. Estas pruvite, ke Furtwängler plenforte engaĝis por judoj[1] (kiel ekz. por sia unua violonisto Szymon Goldberg). Sed ankaŭ por nejudoj ne akcepteblaj por la nazioj Furtwängler engaĝiĝis. Laŭ Rolf Liebermann li eĉ kaŝis minacatajn kolegojn kontraŭ la ekkapto de la Sekreta Ŝtata Polico Gestapo en sia loĝejo[2].
En malferma letero al Joseph Goebbels Furtwängler kritikis la 11-an de aprilo 1933 la diskriminaciadon de judaj muzikistoj: „Mi nur respektas unu dividstrekon finfine: tiun inter bona kaj malbona arto.“ La ministro tuj respondis: „Nur arto, kiu kreas el la plena popoleco mem, finfine povas esti bona kaj signifi ion por la popolo, por kiu ĝi estas kreita […] Bone devas esti la arto; krome tamen ankaŭ responskonscia, povita, populara kaj batalema.“[3] Furtwängler povis atingi, ke la „arjoparagrafo“ komence ne trafis la Berlinajn Filharmonianojn. En februaro 1934 li prezentis la Sommernachtstraum de la jam malpermesita Mendelssohn – kaj per tio li honorigis tiun ĉi demonstrative okaze de lia 125-a naskiĝtago.
Per sia subskribo sub la Voko de la Kulturkreantoj de la 19-a de aŭgusto 1934 li publike manifestis, ke li apartenas al la anaro de la Kondukisto.[4]
Samjare li direktis la unuan prezentadon de la simfonio „Mathis der Maler“ de la komponisto Paul Hindemith, kiu estis rigardata kiel „dekadenca“ kaj al kiu la nazioj malpermesis koncertprezentadojn, kaj kiun defendis Furtwängler en sensacia artikolo[5]. Kadre de la pro tio provokita skandalo la potenculoj devigis lin, abdiki de ĉiuj siaj postenoj; ekde aprilo 1935 li reekprenis sian publikan agadon, direktis la Berlinajn Filharmonianojn tamen nur kiel gastdirigento.
Ekde 1944 li loĝis sankcie de la nazia reĝimo plejparte en la svisa Lucerno, tri monatojn antaŭ la konkero de Berlino fare de sovetaj trupoj li finfine fuĝis tien.
Postmilita tempo
En 1945 la usonaj okupantoj malpermesis al Furtwängler la direktadon. Kvankam neniam membro de la nazia partio, li devis sin respondeci antaŭ „sennaziiga proceso“. Furtwängler ŝuldis al la propeto de Paul Hindemith, Yehudi Menuhin, Szymon Goldberg samkiel sia multjara juda sekretariino Berta Geißmar, ke li estis absolvita en 1947.
Verkaro
Malpli multe konatas, ke Furtwängler ankaŭ komponis. Siajn plej gravajn verkojn li komponis post 1935. La plej multo, kion li antaŭe komponis, devenis el la jaroj ĝis la unua mondmilito. Ĝenerale lia stilo radikas en la heredaĵo de Anton Bruckner, Johannes Brahms kaj Max Reger.
Orkestroverkoj
Simfonio D-dur: Allegro (1903)
Simfonio b-minora: Largo (1908)
Simfonio no 1 b-minora (1938–41)
Simfonio no 2 e-minora (1944–45)
Simfonio no 3 c#-minora (1952–53)
Uverturo Eb-maĵora op. 3 (1899)
Solena uverturo F-maĵora (1904)
Sinfonisches Konzert für Klavier und Orchester b-minora (1937)
Eberhard Straub: Die Furtwänglers. Geschichte einer deutschen Familie. Siedler Verlag, München 2007, ISBN 978-3-88680-839-7 (In der Hauptsache handelt das Buch von Wilhelm Furtwängler.) [6]
Notoj
↑Vgl. hierzu generell Fred K. Prieberg: Kraftprobe. Wilhelm Furtwängler im Dritten Reich. Wiesbaden 1986
↑Maria Stader: Nehmt meinen Dank. Erinnerungen. Nacherzählt von Robert D. Abraham, München, 1979, S. 291f.
↑Der Briefwechsel Furtwängler/Goebbels ist im Berliner Tageblatt am 11. und 12. April 1933 erschienen (Reichs- und Berliner Ausgabe der Morgenausgabe der Zeitung unterscheiden sich geringfügig)