Weststellingwerf (52° 53′ N, 6° 0′ O(mapo)52.8833333333336 ; Stellingwerfs: Weststellingwarf aŭ Stellingwarf-Westaende) estas municipo kun 25 464 loĝantoj (1-a de julio2006) en la nederlanda provinco Frislando. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 26 130 loĝantoj sur areo de 228,45 kvadrataj kilometroj, de kiu 2 km² akvo, kio rezultigas loĝdenson de 114 loĝantoj/km².
Weststellingwerf kune kun Ooststellingwerf estas parto de la Stellingwerven. Kvankam la municipo situas en Frislando, oni ĉefe parolas la nederlandan lingvon. Krom tio granda parto de la loĝantoj parolas la regionan dialekton Stellingwerfs, sed sur la stratoj oni nur malofte aŭdas Stellingwerfs.
El la vilaĝo Peperga devenis Peter Stuyvesant, kiu poste inter 1647 kaj 1667 estis la lasta guberniestro de la nederlanda kolonioNova Nederlando (nederlandeNieuw-Nederland) en norda Ameriko. Lia oficado finiĝis per transdono de la kolonio al Britio, kiu renomis la nederlandan koloniocentran setlejon "Nov-Amsterdamo" ĉe la suda ekstremo de la duoninsulo Manhatano al nova, pli brita nomo "Novjorko".