Nova Nederlando
Origina nomo:
Nieuw-Nederland (nederlande ) New Netherland (angle )
kolonio • historia lando
Geografio
La marbordo pretendata de Nova Nederlando kaj kelkaj setlejoj, montritaj relative al modernaj ŝtatlimoj
Ĉefurbo :
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Reichsthaler
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
Mapo de Nova Nederlando (1650 )
Nova Nederlando (nederlande Nieuw-Nederland , latine Novum Belgium, Nova Belgica ) estis kolonia teritorio ĉe la orienta bordo de Nord-Ameriko en la 17-a jarcento . La teritorio teorie etendiĝis el la 38-a ĝis la 45-a latitudaj gradoj , kaj estis malkovrita de la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio kaj de la ŝipestro Henry Hudson en 1609 . Ĝi estis sekve esplorita de Adriaen Block kaj Hendrick Christiaensz ekde 1611 ĝis 1614 . La rezultinta mapo ellaborita en 1614 , prezentita en Eŭropo , proklamis Novan Nederlandon kiel novan terenon de la Nederlanda Respubliko .
Ĝi estis unue privata proprietaĵo, kaj oficiale fariĝis provinco de Nederlando en 1624 . La norda landlimo estis tiam reviziita al la 42-a latituda grado, pro la ĉeesto de Anglio pli norde. En 1674 , post pluraj militoj, la traktato de Westminster definitive cedis Novan Nederlandon al Anglio.