Wageningen (vAĥeninen) (prononco) estas urbo en la provinco Gelderlando, en Nederlando. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 39 635 loĝantoj sur areo de 32,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 225 loĝantoj/km².
Post la elirado de romianoj el la teritorio de nuna Nederlando, Wageningen estis vilaĝo tiam havanta nur kelkajn dekojn da bienoj kaj domoj kaj aperis en 1263 sub la nomo Nova-Wageningen (Nijwageningen, aŭ modern-nederlande 'Nieuw-Wageningen') – la malnova Wageningen situis sur la 'Berg' (monto) - ŝtatrajtoj de la grafo Otto la 2-a el Gelre. La nobela urbo situis rekte ĉe la rivero Rejno.
En la unua duono de la 16-a jarcento leviĝis povo-plena fortikaĵo en la sudorienta parto de la urbo (la kastelo de Wageningen) kaj la defendaj laboroj de la urbo kreskiĝas kaj sufiĉiĝas. Kiam la teritorio de Gelre transiras en 1543 al la manoj de la imperiestro Karolo la 5-a, kiu ankaŭ tenis Utreĥton kiel propraĵon, Wageningen ĉesis esti fortika urbo. Dum la Okdekjara Milito rekreskis la gravo de la urbo kiel fortikeca, sed nun sub la gardo de la Veluwe. In 1672 Wageningen donas rezignon al francaj trupoj, kaj tiel okazis la fino de Wageningen kiel fortika urbo.
Wageningen estis la loko de kapitulaco de la germana generalo Johannes Blaskowitz al la kanada generalo Charles Foulkes je la 5-a de majo1945. Per tio la dua mondmilito oficiale finiĝis en Nederlando. La generaloj negocis pri la kondiĉoj de la kapitulaco en Hotel de Wereld.