Wörthsee estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Starnberg kaj en la distriktaroSupra Bavario de la federacia landoBavario, oriente de la lago Ammersee. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5069 loĝantojn. La komunumo havas sian nomon de samnoma lago Wörthsee, ĉe kies norda bordo situas la kvar loĝlokoj de la komunumo, kaj kies bordo krome sude limas je la komunumo Seefeld (Supra Bavario) kaj okcidente je Inning am Ammersee. En la skema distrikta mapo de la informkesto la pli granda lago Ammersee indikiĝas, sed la pli malgranda lago Wörthsee ne aparte elstariĝas.