Gilching estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Starnberg kaj en la distriktaroSupra Bavario de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 21 276 loĝantojn.
Ĝi estas situanta 22 kilometrojn oriente de Munkeno (centro). La lokpartoj estas Argelsried, Neugilching kaj Geisenbrunn.
En la jaro 804 Gilching estis unuafoje menciita en la dokumentoj kiel "Kiltoahing".
Fama estas la "Arnoldus"-sonorilo en la katolika preĝejo St. Vitus. Ĝi estas la plej malnova konservita sonorilo en Bavario kaj la blazonsimbolo de Gilching.