La kapelo estis konstruita en 1734 memore al epidemio pri pesto okazinta en 1722. Ĝi estis renovigita en 1984.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze malsupre estas la enirejo, pli supre en niĉo skulptaĵo pri Sankta Triunuo estas videbla. Tamen plia niĉo maldekstre de la enirejo rompas la simetrion. En tiu niĉo estas ujo por la benita akvo. La plej supre ligna firstotureto altiĝas, ene sonorilo. La navo havas flanke po unu simplajn fenestrojn. La absido estas arka. Interne la muroj estas rozkoloraj.