Vlad FILAT (naskiĝis la 6-an de majo 1969 (nun 1969-05-06) en Lăpuşna, distrikto Hînceşti, Moldavio, do nun 55-jara) estas moldavia politikisto. Ekde la jaro 2007 li gvidas la nacian kristandemokratian partion Partio Liberal-Demokrata de Moldavio. Krome ekde la 25-a de septembro 2009 li estas la ĉefministro de Moldavio. En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 lia partio atingis 29,4 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la dua plej forta politika partio de la lando.