Vinregiono aŭ Vinproduktanta Regiono estas leĝe protektata esprimo. Ĝi estas geografia regiono, kie oni rajtas kultivi vinon, aŭ pli precize vitojn.. La tie produktitaj vinoj rajtas ricevi la nomon de la difinita vinregiono. Preskaŭ ĉiam la vinregionoj estas historie difinitaj kaj dum multaj generacioj la homoj tie produktas vitojn, faras vinon aŭ surmerkatigas ĝin laŭ similaj metodoj. Unuafoje en 1756 la nordportugala vinregiono Alto Douro estis leĝe definita. Ekde tiam kutimiĝis difini la diversaj vinregionoj pere de la vinleĝo.[1][2]
Vinprduktantaj regionoj regulas kaj kontrolas ene de iliaj limoj la definadon de la kvalito kaj la vinareoj kaj premias la vinojn. Surbaze de la diversaj topografiaj, klimataj kaj geologiaj cirkonstancoj kaj agrikulturaj tradicioj evoluiĝis dum la jaroj specifa vinkulturoj en la unuopaj vinregionoj. Ankaŭ en la diversaj vinregionoj la homoj kultivas specifajn vitkultivarojn. El tiu evoluiĝis ofte regionspecifaj vinkulturoj.[1]
La viteja areo en Germanio estas 102.340 hektaroj[3] (stato: 2008). Por tabla vino la areo estas dividita je 6 vinregionoj por tablovino laŭ § 1 de la vindekreto: Albrechtsburg, Bavario (subregiono Danubo, Lindau kaj Majno), Nekaro, Supra Rejno (regiono Burgengau kaj Römertor), Rhein-Mosel (subregionoj Mozelo kaj Rejno), Stargarder Land
landvino je 20 landvinregionoj laŭ § 2 de la vindekreto: Ahrtal, Baden, Bavario aŭ Bayern-Bodensee, Main (iam Franken), Moseltal, Nordfriesland-Holstein, Saar, Ruwer, Mitteldeutschland, Nahegau, Pfalz, Regensburg[4], Rheingau, Rhein, Saarland-Mosel, Sachsen, Schwaben, Starkenburg, Taubertal
viteja areo (2000): ĉ. 60.000 hektaroj
La diversspeca topografio faras el Kroatio multfaceta vinlando. Vinregionoj en Kroario estas la kontinenta-panona vinregiono Slavonio, la pli altaj regionoj de Kroatio, kiel Hrvatsko Zagorje, kaj la mediteranea parto de la adriatika marbordo (precipe Dalmatio, Istrio kaj la insuloj).
En Makedonio oni proktis en la 1980aj jaroj ĉirkaŭ du triono de la tuta vinproduktado de Jugoslavio. Hodiaŭ oni produktas en la lando 80 % da ruĝa vino. La plej grava regiono estas la vinregiono Povardski (valo de la rivero Vardar).
viteja areo (2003): 149.000 hektaroj
Moldavio estis unu el la plej gravaj vinproduktantoj por Sovetunio.Ĝis hodiaŭ la moldavaj vinoj ĉefe vendiĝas en la landoj de orienta Eŭropo kaj centra Azio. Vinregionoj estas en in Bălți en la nordo, en Codru (centra regiono), apud Cahul en la sudo kaj en la regiono Nistreana en sudoriento.
vinregiono Steiermark kun la subregionoj: Südoststeiermark, Südsteiermark kaj Weststeiermark
vinregiono Bergland
Aldoniĝis en 2009 du regiono, kiuj apartenas al la koncepto DAC: Leithaberg (parto de Neusiedlersee kaj Neusiedlersee-Hügelland) kaj Eisenberg (parto de suda Burgenlando).
viteja areo: 33.000 hektaroj
En Slovenio ekzistas vintradicio ekde pli ol 1800 jaroj, seninterrompe de la 13a jarcento.
40.000 vinkultivistoj, inter ili ĉ. 300 signifa vinkultivistoj.
Tuta jara rikolto ĉ. 1,1 miliono da hektolitroj. Tio egalas al tio de Badeno en Germanio au de Novzelando
La tri slovenaj vinregionoj kaj iliaj subregionoj:
En la valo Bekaa troviĝas kelkaj vinbienoj. La plej fama estas Château Musar de la familio Hochar, kiu produktas laŭ klasika metodo Vinon el la kultivaro „Bordelais“.
Vinregionoj en Irano
'viteja areo (2000): 270.000 hektaroj (do, statistike la 6a plej granda vitarejo de la mondo)
La kultivado de vino limiĝas pro religiaj kialoj al tablaj vinberoj por tuja konsumado aŭ produktado de sekvinberoj. Tamen iranaj vinberoj estas eksportitaj malgrandkvante por produkti en aliaj landoj vinon. Fama estas la vino Shiraz.
Vinregionoj en Irako
'viteja areo: 45.000 hektaroj
La vinberoj estas konsumataj freŝe aŭ estas uzataj por produkti sekvinberoj.
Vinregionoj en Afganio
'viteja areo (1999): 51.800 hektaroj
La vinberoj estas kultivataj por tablovinberoj kaj sekvinberoj pro religiaj kialoj.
Vinregionoj en Hindio
La kultivado de vinberoj finiĝis fine de la 19a jarcento pro diversaj malsanoj de la vitoj. Ekde kelkaj jaroj oni komencis replanti vastajn vitejojn.
↑ 1,01,1Jancis Robinson: Das Oxford Weinlexikon. Hallwag Verlag, München 2003, S. 27 f.
↑Horst Dippel: Das Weinlexikon. 4. Aufl., Fischer, Frankfurt am Main 2000, S. 512.
↑Gaby Mörstedt, Kristian Uhlenbrock: Geographie Infothek, Klett Verlag, Leipzig. Veröffentlicht auf der Internetseite des VerlagesArkivigite je 2011-11-05 per la retarkivo Wayback Machine. Zuletzt abgerufen am 12. November 2010
↑Regensburger Landwein: Rebflächen, Standortbedingungen, Sorten. In: Häußler Theodor. Regensburger Wein - Von Kager bis Kruckenberg. Das kleinste Weinbaugebiet Deutschlands, S. 7-13. Regensburg. 2004
Hugh Johnson: Der große Weinatlas. Die Weine und Spirituosen der Welt. Hallwag, Bern 1986, 19., vollständig überarbeitete und ergänzte Auflage (mit zahlreichen Lagekarten). ISBN 3-444-10089-2.
Hugh Johnson: Der neue Weinatlas. Länder, Lagen, Qualitäten. Hallwag, Bern 1994, 25. Auflage. ISBN 3-444-10428-6.
Hugh Johnson: Der große Johnson. Die Enzyklopädie der Weine. Hallwag, Bern 1999, 13. Auflage. ISBN 3-444-10590-8.