Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 882 015 loĝantoj sur areo de 8 456 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 104 loĝantoj/km².
Ĝi estas la sola el la italaj regionoj (en la centra kaj suda Italio), kiu havas nek marbordon nek eksterlandan limon, sed estas tute ĉirkaŭata de aliaj italaj regionoj, nome Toskanio (nord-okcidente), Markio (nord-oriente) kaj Latio (sude).
La nomo de la regiono devenas de la antikva popolo de la umbroj, kiuj 1000 jarojn antaŭ nia epoko regis ĝin kaj eĉ pli grandan teritorion, kiu atingis la Adriatikon.
La Festo de la Ceroj en Gubbio estas tiom grava eĉ je regiona nivelo ke ekde 1973 la "Tre Ceri" reprezentas la simbolon de la Regiono Umbrio kaj estis stiligitaj en la oficialaj blazono kaj en la flago.[1]
En la orienta parto de Umbrio estas pluraj montoj, apartenantaj al Apeninoj. La plej alta estas la monto Vettore (2476 m), ĉe la limo kun Markio.[2]
Cetere, Umbrio enhavas montetojn kaj valojn.
Umbrion trafluas la Tibero kaj unu el siaj gravaj alfluantoj, la Nera. Estas ankaŭ granda lago (la plej granda en centra kaj suda Italio), la lago Trasimeno.
La Umbroj alvenis en Umbrion kune kun aliaj italikaj etnoj ĉirkaŭ 1000-1200 jarojn a.K. La Etruskoj tamen pelis ilin sur la okcidentajn montojn; Peruĝo estis grava etruska urbo.
Dum la Mezepoko en okcidenta Umbrio ekestis sendependa ŝtato, la Duklando de Spoleto (571-774), regata de lombardaj dukoj. Peruĝo kaj la orienta parto de Umbrio, laŭ la Tibero, estis sub la Bizanca imperio. En la 8-a jarcento la tuta regiono ekdependis de la Papa Ŝtato. La duklando en 1198 ĝi iĝis oficiale parto de tiu ŝtato; Peruĝo, Asizo kaj aliaj urboj iĝis liberaj komunumoj, kun lokaj regantoj. Peruĝo restis sendependa ĝis 1540.
En 1798Napoleono kreis en la centra Italio respublikon nomatan "Roma Respubliko", kiu entenis ankaŭ Umbrion. Ĝi daŭris nur malpli ol du jaroj, danke al helpo el la napola Reĝlando de la du Sicilioj. Napoleono reprenis Romon en 1805 kaj ĝis 1814 Umbrio estis parto de la Napoleona Imperio.