Victor Tausk devenis el judafamilio. Li abiturientis en Kroatio en Varaždin, poste en 1897 li komencis frekventi universitaton en Vieno. En 1900 li edziĝis (ankaŭ li ŝanĝis la religion al katolikismo), post 2 jaroj li akiris advokatan diplomon. En 1904 li translokiĝis al Mostar kaj li havis advokatajn laborojn. En 1908 le eksedziĝis, sed poste li leterumis kun la eksedzino kun du filoj. En la sama jaro li translokiĝis al Vieno, kie li konatiĝis kun Sigmund Freud, fine Tausk plulernis en la universitato helpe de Freud. En 1915 li iĝis psikiatro en la armeo. En 1919 post kiam li paŝis eksteren de la ombro de Freud, Tausk publikigis signifan artikolon pri iluzio kaj skizofrenio. En la sama jaro li sinmortis.