Ĝi esas sidejo de la municipo Viana do Castelo kun totala areo de 81,95 km² kaj 85 784 loĝantoj (2021), subdividita en 27 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Caminha, oriente kun Ponte de Lima, sude kun Barcelos kaj Esposende, kaj okcidente kun Atlantiko. La punkto plej alta de la municipo estas en la montaro Serra de Arga, precize en Alto do Espinheiro, kun 825 metroj de altitudo.
Ĝis sia altiĝo al la kategorio de cidade (urbo) la 20an de januaro 1848, la aktuala Viana do Castelo nomiĝis simple "Viana" (ankaŭ "Viana da Foz do Lima" kaj "Viana do Minho", por diferencigi ĝin disde Viana do Alentejo). En 1977, ĝi estis altigita al sidejo de katolika diocezo.
Historio
Pri ĝiaj originoj oni ne scias ekzakte, sed oni diras ke ĝi estis konstruita kiel porsezona Reĝa Restadejo ĝis kiam la portugaloj konkeris ĝin kaj estis aneksita kiel portugala urbo.
Homa okupado de la areo de Viana jam ekzistis en Mezolitiko, laŭ atestas multaj arkeologiaj trovitaĵoj (antaŭaj al la praromia kastrumo) en la Monto Santa Luzia.
La setlejo Viana ricevis foruon el Alfonso la 3-a de Portugalio la 18an de julio 1258, nomita tiam Viana da Foz do Lima. Pro akirita prospero ekde tiam, Viana iĝis grava komercejo, kaj oni konstruis defendan turon (nome Torre da Roqueta) kontraŭ piratoj el Galegio aŭ Nordafriko, kiuj deziris eĉ interniĝi laŭ la rivero Lima.
La prospera markomerco kun Norda Eŭropo konsistis en eksportado de vino, frukto kaj salo, kaj importado de manĝiloj, teksaĵoj, gobelinoj kaj vitro. La komerca spirito de Viana atingis tioman gravon ke la reĝino Maria la 2-a rajtigis Associação Comercial de Viana do Castelo en 1852. Sama reĝino — premie al lafideleco de la loĝantaro de Viana, kiu ne kapitulacis al la fortoj de la grafo de Antas (1847) — decidis altigi la urbeton al la kategorio de "cidade" (urbo) kun la nomo Viana do Castelo (20a de januaro 1848). En la 20-a jarcento, ĝi iĝis unu el la ĉefaj portugalaj havenoj por fiŝkaptado de moruo.[1]
Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis el 47 000 en la jarcentkomenco ĝis nunaj 85 000, tio estas preskaŭ duobliĝo.
Fregezioj
La municipo Viana do Castelo havas la jenajn fregeziojn:
Afife
Alvarães
Amonde
Anha
Areosa
Barroselas e Carvoeiro
Cardielos e Serreleis
Carreço
Castelo do Neiva
Chafé
Darque
Freixieiro de Soutelo
Geraz do Lima (Santa Maria, Santa Leocádia e Moreira) e Deão
Lanheses
Mazarefes e Vila Fria
Montaria
Mujães
Nogueira, Meixedo e Vilar de Murteda
Outeiro
Perre
Santa Marta de Portuzelo
São Romão de Neiva
Subportela, Deocriste e Portela Susã
Torre e Vila Mou
Viana do Castelo (Santa Maria Maior e Monserrate) e Meadela
Vila de Punhe
Vila Franca
Vidindaĵoj
Katedralo de Sankta Maria de la Koncipiĝo
Kastelo de Portuzelo
Enfluejo de la rivero Lima
Kapelo de Nossa Senhora da Agonia
Fontano Chafariz da Praça da República
Carmelo de Santa Teresinha
Konvento de São Francisco do Monte
Lifto kaj preĝejo de Santa Luzia
Fuorto de Santiago da Barra
Sanktejo de Sagrado Coração de Jesus sur Monto de Santa Luzia, kaj rigardejo al pejzaĝo, al rivero, la estuaro kaj al la maro, inspirita en la Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)
Ponto Eiffel
Municipa Biblioteko de Viana do Castelo
Kapelo de Misericórdia de Viana do Castelo
Ŝipkonstruejoj West Sea
Muzeo kaj gastejo Ŝip-Hospitalo Gil Eannes
Haveno de Viana do Castelo
Kultura Centro de Viana do Castelo
Municipa Teatro Sá de Miranda
Muzeo de Vestaĵoj de Viana do Castelo
Casa dos Nichos
Palacoj Carreira kaj de Lanheses
Kastelo de Portuzelo
Pilorio de Lanheses
Interpretejo de Kastrumo Vieito
Casa da Capela das Malheiras
Palaco de Campo da Penha aŭ de Abreus
Muzeo de Ornamaartoj de Viana do Castelo
Bildoj
Akvofalo Cascata do Pincho en la rivero Âncora en Geoparque Litoral de Viana do Castelo.
Akvofalo Poço Negro en la rivero Âncora en Geoparque Litoral de Viana do Castelo.
↑ Silva, A. J. M. (2015), "The fable of the cod and the promised sea. About portuguese traditions of bacalhau", en Barata, F. T- e Rocha, J. M. (eds.), "Heritages and Memories from the Sea, Proceedings of the 1st International Conference of the UNESCO Chair in Intangible Heritage and Traditional Know-How: Linking Heritage", 14a-16a de Januaro 2015. Universidade de Évora, Évora, pp. 130-143. PDF