Vecsés situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Cegléd. Aŭtoŝoseo M0 (ĉirkaŭanta Budapeŝton) preteriras. La urbo kontaktiĝas kun Budapeŝto. Estas malavantaĝo, ke apude funkcias flughaveno de la ĉefurbo. Monor troviĝas 16, Budapeŝto 21, Cegléd 50 km.
Historio
La urbo estis loĝata en la kuprepoko, poste alvenis sarmatoj. La komunumo detruiĝis dum la turka erao. En 1786ŝvaboj refondis ĝin. La dua hungara fervojo inter Pest kaj Szolnok portis prosperon. La komunumo famas pri brasiko, kiun la loĝantaro kultivas. Dum la socialisma erao kolĥozo Ferihegy formiĝis. Nuntempe multe laboras en Budapeŝto.