La Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado (angle First Nations University of Canada, mallongigita FNUniv; antaŭe konata kiel Saskatchewan Indian Federated College) estas universitato en la provinco de Saskaĉevano en Kanado. La ĉefa kampuso de la universitato situas en Regina, Saskaĉevano. Kromaj kampusoj situas en Saskatuno kaj Prince Albert en Saskaĉevano.
La konstruaĵo de la universitato en Reĝino estis desegnita de la arkitekto Douglas Cardinal.
La universitato estis inaŭgurita en 2003 en la ĉeesto de Princo Eduardo, Duko de Edinburgo. En 2005, reĝino Elizabeto la 2-a de Kanado vizitis la universitaton, kaj donis al la universitato ŝtonon de Balmoral Castle en Skotlando por simboli la interkonsentojn subskribitajn inter la Unuaj nacioj de Kanado kaj la monarkio de Kanado [1].
La kolegio estis fondita en 1976 sekvante interkonsenton inter la Federacio de saskaĉevanaj Unuaj Nacioj kaj la Universitato de Reĝino. La interkonsento deklaris ke la celo de la kolegio por esti establita estus servi la akademiajn, kulturajn kaj spiritajn bezonojn de la Unuaj Nacioj [2].
Indiĝenaj popoloj
Indiĝenaj popoloj en Kanado
Indiĝenaj lingvoj